Providenca okulo

simbolo, kiu figurigas okulon, ĉirkaŭ ĝi sunradioj aŭ glorio kaj ofte ĉirkaŭas ĝin triangulo

La providenca okuloĉionvida okulo estas simbolo, kiu figurigas okulon, ĉirkaŭ ĝi sunradioj aŭ glorio kaj ofte ĉirkaŭas ĝin triangulo. Kvankam ĝi aperas kiel simbolo de Dio, kiel ĝi gardas super la homaro.

Providenca okulo.

Religia uzo redakti

La figurigo de la providenca okulo reiras al la praegipta mitologio kaj al okulo de Horus. La simbolo aperas ankaŭ en la budhismo, kie en la budismaj verkoj tio figurigas Budhon kiel Okulon de la mondo (ekz. en Mahaparinibbana Sutta).

En la mezepoka kaj renesanca eŭropa ikonografio, la Okulo (ofte en triangulo) estis ĝenerale akceptita simbolo de la kristana Sankta Triunuo. En la figurigoj el la 17-a jarcento, ĝi ofte aperas en nuboj aŭ kun sunradioj.

Usono redakti

La providenca okulo iĝis en 1782 parto de la Granda Sigelo de Usono, kies uzon unuafoje proponis Pierre Eugene du Simitiere en 1776.

Sur la Sigelo, oni povas legi ĉirkaŭ la okulo Annuit Cœptis ("Rekonis niajn devojn") kaj Novus Ordo Seclorum ("Nova ordo de la epokoj"). La okulo ŝvebas sur nefinita 13-ŝtupa piramido. La numero 13 simbolas tie la originalan dek tri usonajn koloniojn, la nefiniteco la plian membriĝon de la lando. Sur la plej suba ŝtupo, oni povas legi la jarnumeron 1776 en romiaj ciferoj.

La okulo, kiel usona simbolo aperas sur multaj logooj.

Framasonismo redakti

 
Framasonisma figurigo

Hodiaŭ multaj interligas la providencan okulon al la framasonismo, fakte la Okulo aperis en la framasonisma ikonografio unuafoje en 1797, en verko de Thomas Smith Webb Framasonisma Observanto. Tie la okulo simbolas, ke ĉiun penson kaj agon de iu ajn framasonisto sekvas Dio (kiel Granda Konstruisto de la Universo). Tipa estas, ke la glorio aperas nur en duonrondo sub la okulo. Malofte eĉ la triangulo aperas sur la framasonismaj bildoj.

Laŭ iu konspira teorio, la nefinita piramido kaj la providenca okulo simbolas rolon de la framasonismo en fondo de la Usono. Tio aperis eĉ en la filmo Oro de la nacio (2004). La unua framasonisma figurigo aperis 14 jarojn post pretigo de la Granda Sigelo kaj nur malofte entenas la piramidsimilan triangulon.

El la tri pretigistoj de la sigelo estis framasonisto nur Benjamin Franklin.

Alia uzo redakti

 
ukrana 500-a ĥrivno
 
estona 50-a krono