Provinco Balkan
La Provinco Balkan (turkmene: Balkan welaýaty, ruse: Балканский велаят) estas unu el la provincoj de Turkmenio. Ĝi situas en la okcidenta ekstremo de la lando, ĉe la landlimo kun Uzbekio, Kazaĥio, Kaspia Maro, kaj Irano. Ĝia ĉefurbo estas Balkanabat, antaŭe konata kiel Nebit Dag. Ĝi havas areon de 138.000 kvadrataj kilometroj kaj ĉ. 424.700 loĝantoj.
Provinco Balkan | ||
---|---|---|
region of Turkmenistan [+] | ||
Lando | Turkmenio | |
Ĉefurbo | Balkanabat | |
- koordinatoj | 40° N, 55° O (mapo)4055Koordinatoj: 40° N, 55° O (mapo) [+] | |
Areo | 139 270 km² (13 927 000 ha) [+] | |
ISO 3166-2 | TM-B | |
Vikimedia Komunejo: Balkan Province [+] | ||
Aliaj gravaj urboj estas: Turkmenbaŝi (Türkmenbaşy), Gumdag, Serdar, Hazar, Etrek, Esenguly.
Geografiaj elementoj redakti
- Insulo Ogurja Ada