La provinco Batken (aŭ regiono respektive oblasto Batken, komparu la artikolon pri la neologismo oblasto - kirgize Баткен областы ["Batken oblasti"], ruse Баткенская область [Batkenskaja oblast"]) estas unu el sep provincoj, kiuj aldone al la du eksterprovincaj urboj Biŝkeko kaj administre dividas la teritorion de la ŝtato Kirgizio. La provinca areo kovras 16 995 kvadratajn kilometrojn, kaj en 2009 en la provinco vivis 428 800 konstantaj loĝantoj. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas la samnoma urbo Batken. La provinco najbaras (laŭ horloĝa direkto) norde, okcidente kaj sude al Taĝikio, oriente al la kirgizia provinco Oŝ kaj nordoriente al Uzbekio.

Provinco Batken
Provinco
Flago
region of Kyrgyzstan [+]

LandoKirgizio

Koordinatoj41° N, 71° O (mapo)40.7570.75Koordinatoj: 41° N, 71° O (mapo)
ĈefurboBatken
- koordinatoj41° N, 71° O (mapo)40.7570.75Koordinatoj: 41° N, 71° O (mapo) [+]
Areo16 995 km² (1 699 500 ha) [+]

Loĝantaro400 400 [+] (2005)
Denseco23,56 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2KG-B

Provinco Batken (Tero)
Provinco Batken (Tero)

Provinco Batken (Tero)
Provinco Batken (Tero)
DEC
Provinco Batken
Provinco Batken

Map
Provinco Batken
Vikimedia Komunejo:  Batken Region [+]
vdr

Laŭ la lastaj censoj, iom pli ol kvarono de la loĝantaro vivas en la kvar urboj de la provinco kaj la sekvaj iom malpli ol tri kvaronoj en la malurbaj regionoj inter tiuj centroj. Laŭ la stato de 1999, proksimume 74 procentaĵoj de la loĝantaro etne estis kirgizoj, 14 procentaĵoj uzbekoj kaj 7 procentaĵoj taĝikoj, krome 2 procentaĵoj da rusoj, 1 procentaĵo da tataroj kaj triona procentaĵo turkoj.

La provinco estis kreita en oktobro 1999, el la plej okcienta parto de la provinco Oŝ. Tiu paŝo estis kaŭzita parte responde al la aktivcoj de la Islama Movado por Uzbekio (IMU), kiu baziĝas en Taĝikio. En 1999 ili forkaptis grupon da japanaj geologoj kaj en 2000 plurajn usonajn montgrimpistojn. En tiuj du jaroj, 49 kirzigiaj soldatoj estis mortigitaj. Ekde tiam (ĝis la stato de somero 2010) ne estis signifaj teroraj eventoj, escepte de atako al taĝikia limgardejo en majo 2006, kiu probable kaŭziĝis per neleĝa drogotrafiko kaj ne per politike motivigita terorismo.

Divido de la provinco redakti

La provinco dividiĝas en tri distriktojn:

distrikto ĉefurbo situo
distrikto Kadamĝaj Pülgön oriento
distrikto Batken Batken centro
distrikto Lejlek Isfana okcidento

Estas kvar urboj en la provinco: krom la ĉefurbo Batken la urboj Isfana, Kizil-Kija kaj Suljukta. Krome estas kvin urbotipaj loĝlokoj - Ĉauvaj, Ĥaidarkan, Sovjetskij, Kadamĝaj kaj Vostoĉnij.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti