Provinco Sulcis Iglesiente

provinco de Italio
(Alidirektita el Provinco Carbonia-Iglesias)

La provinco Carbonia-Iglesias de 2005 ĝis 2015 estis itala provinco de Sardio, kun Carbonia kaj Iglesias kiel ĉefurboj. Tiam ĝi malfondiĝis, la komunumoj integriĝis en la provincon Sud-Sardio, kaj en 2021 la provinco reviviĝis je nova nomo Sulcis Iglesiente (jen itale, sarde Sulcis Igresiente). La provinco ampleksas 23 komunumojn de la regionoj de Sulcis kaj de Iglesiente. Ĝi estas la plej malgranda provinco el Sardio pri plivastiĝo.

Provinco Carbonia-Iglesias
Regionoj kaj provincoj de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono: Sardio
Kodo laŭ ISO 3166-2: CI
Areo: 1 495 km²
Ĉefurbo: Carbonia kaj Iglesias
Loĝantaro: 131 890
Loĝdenso: 88,2 loĝ./km²
Kvanto de komunumoj: 23 (2021)
Kodo laŭ ISTAT: 107
Telefona prefikso: 0781
Mapo
Mapo
vdr

Geografio redakti

Teritorio redakti

 
La teritorio de la provinco

La provinco troviĝas en la ekstrema parto sudokcidente de Sardio kaj teritorie etendiĝas laǔ 1.494 km² (la 6,2% de la sarda teritorio), kvankam estas la malplej vasta provinco de Sardio. La norda parto samlimas kun Provinco de Mez-Kampidano norde kaj tiu de Cagliari oriente kaj konsistas el subregiono de Iglesiente; dume en la sudo de la valo de Cixerri troviĝas la subregiono de Sulcis, kiu najbaras al provinco de Cagliari sude kaj oriente. Okcidente la limo estas formata de bordoj, kun plaĝoj kaj ŝovofoldoj el vulkana origino: Fluminimaggiore, Bugerru kaj Porto Pino. Krome la provinco entenas malsamjn insuloj, el kiuj du estas loĝataj: San Pietro kaj Sant'Antioco (la 5-a pri plivastiĝo en Italio). Tria insulo, la insulo Piana, estas privata proprieto. Ĉi tiuj insuloj kaj pli malgrandaj insuloj kreas la arkipelagon de Sulcis.

Orografio redakti

La provinca teritorio enhavas du montajn regionojn: la unua estas la masivo de Monte Linas, ĉe la limo kun la Provinco de Mez-Kampidano. La reliefo plej alta el la solivo estas Monte Lisone (1094 m). La sudo-orienta areo de la provinco prezentas la solivon de la montoj de Sulcis: inter tiuj ĉi la monto plej alta el la provinco estas Is Caravius je 1116 m. En la mezo de la du montaraj sistemoj estas vasta ebenajo trairata de la rivereto Cixerri kaj aliak akvofluaĵok pli malgrandaj.

Hidrografio redakti

La ĉefa akvoflueĵo estas Cixerri, kiu naskiĝas el la monto Croccoriga, poste daǔrigas al orienta kaj enfluas, post 40 km, en la lageto de Cagliari. La aliaj havas torentflua karaktero kaj modesta lungeco, kiel la rivereto Palmas kiu kreskigas la lagon de Monte Pranu apud Tratalias. Inter San Giovanni Suergiu kaj Sant'Antioco estas la lageto de Santa Caterina.

Naturaj areoj redakti

 
La supro de Monte Is Caravius, la plej alta montokulmino el la provinco

La provinco prezentas landinterno de rimarkinda pejzaĝa interezo: tiuj ĉi areoj estas senmakulaj kiom tio koncernas la faǔnon kaj la belkreskajn flaǔron: facte, tia parto de la teritorio estas protektata zono. La naturparko de Sulcis estas ekzemplo: apartenas parte al Ento Arbaro de Sardio kaj okupas neloĝatajn areoj. Ne estas rekonitaj kiel protektataj zonoj, kvankam havas turisman kaj ekskursistan interezon:

  • Monte Linas: vasta montara sistemo kiu enhavas la homoniman monton kaj situas en la nordo-oriento de la provinco. La turismo konsistas el ekskursoj en la montaro kaj haltoj en agroturismo.
  • Monte Is Caravius: kun alteco je 1116 m, troviĝas ĉe la limo kun la Provinco de Cagliari. De la ĝiaj suproj, naskiĝas multenombraj akvofluaĵoj.

  Regionoj kaj provincoj de Italio
    → Provincoj de Sardio

   

CA Kaljaro - NU Nuoro - OR Oristano - SS Sassari - SU Sud-Sardio