Provinco Gazni

provinco de Afganio

Gazni (ankaŭ latinliterigita Ghazni respektive Gaznī, paŝtoe/perse غزنى) estas unu el la 34 provincoj de Afganio. Ĝi situas en la oriento de la lando en la proksimeco de Pakistano kaj havas 1 092.000 loĝantojn.[1] La provinca ĉefurbo estas Gazni. La provinco estas grava stacio inter la urboj Städten Kabulo kaj Kandaharo.

Provinco Gazni
Administra unuo/Provinco
provinco de Afganio [+]

LandoAfganio

Supermara alteco3 238 m [+]
ĈefurboGazni
- koordinatoj34° N, 68° O (mapo)33.568Koordinatoj: 34° N, 68° O (mapo)
Areo22 915 km² (2 291 500 ha) [+]

Loĝantaro1 362 504 [+] (2021)
Denseco59,46 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+04:30 [+]
ISO 3166-2AF-GHA

Provinco Gazni (Tero)
Provinco Gazni (Tero)

Provinco Gazni (Afganio)
Provinco Gazni (Afganio)
DEC

Map
Provinco Gazni
Vikimedia Komunejo:  Ghazni Province [+]
vdr

Historio redakti

Gazni estis la centro de la Gaznavida Imperio, kiu regis pri granda teritorio inkluzive de la regiono Ĥorasano kaj norda Barato. Ĝi la ekrego de la Talibanoj en Afganio, en la provinco vivis iuj sikanoj kaj hindoj. Ili fuĝis eksterlanden, kiam la talibanoj ekregis, kaj revenis nur post ties forpelo el la registara potenco.

Kiel multaj sudaj provincoj de Afganio, Gazni laŭ la stato de la jaro 2010 daŭre ne estas sekura teritorio, ĉar la talibanoj denove regas multajn malurbajn areojn. Tamen la situacio ne tiom drastas iom en la provincoj Helmand kaj Kandahar.

Distriktoj redakti

La provinco Gazni disdividiĝas laŭ la sekvaj distriktoj:

  • Ab Band
  • Aĝrestan
  • Andar
  • Bahram-e Ŝahid
  • Deh Jak
  • Gelan
  • Gazni
  • Giro
  • Ĝagatu
  • Ĝaguri
  • Karabag
  • Malestan
  • Mukur
  • Nava
  • Navur
  • Zana Ĥan

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti