Provinco Isik-Köl

La provinco Isik-Köl (aŭ Issyk Kul, Kol respektive Köl, aŭ regiono respektive oblasto Isik-Köl, komparu la artikolon pri la neologismo oblasto - kirgize Ысык-Көл областы ["Isik-Köl oblasti"], ruse Иссык-Кульская область ["Issyk-Kulskaja oblast"]) estas unu el sep provincoj, kiuj aldone al la du eksterprovincaj urboj Biŝkeko kaj administre dividas la teritorion de la ŝtato Kirgizio.

Provinco Isik-Köl
Provinco
FlagoBlazono
region of Kyrgyzstan [+]

LandoKirgizio

Koordinatoj42° N, 78° O (mapo)4278Koordinatoj: 42° N, 78° O (mapo)
ĈefurboKarakol
- koordinatoj42° N, 78° O (mapo)4278Koordinatoj: 42° N, 78° O (mapo) [+]
Areo43 100 km² (4 310 000 ha) [+]

Loĝantaro450 700 [+] (2005)
Denseco10,46 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2KG-Y

Provinco Isik-Köl (Tero)
Provinco Isik-Köl (Tero)

Provinco Isik-Köl (Kirgizio)
Provinco Isik-Köl (Kirgizio)
DEC
Provinco Isik-Köl
Provinco Isik-Köl

Map
Provinco Isik-Köl
Vikimedia Komunejo:  Issyk-Kul Region [+]
vdr
la lago Isik-Köl je sunsubiro

La provinca areo kovras 43 100 kvadratajn kilometrojn, kaj en 2009 en la provinco vivis 437 200 konstantaj loĝantoj. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas Karakol. La provinco najbaras (laŭ horloĝa direkto) al la provinco Almato de Kazaĥio norde, la kirgiziaj provinco Ĉuj kaj provinco Narin okcidente respektive sudokcidente, kaj al la aŭtonoma regiono Ŝinĝango en Ĉinio sudoriente.


Geografio redakti

 
la lago Ala-Kul en la montaro Terskej Alatau

La nordo is dominita fare de la okul-forma lago Isik Kul (respektive Issyk Kul, KolKöl), kiu donis sian nomon al la provinco. La lago kaj la tuta provinca nordo estas ĉirkaŭita fare de la krestoj de la montaro Tjanŝano: la montaroj Kungej Alatau ("suna" Alatau) norde kaj Terskej Alatau ("ombra" Alatau) sude. En la suda parto de la provinco abundas montaj herbejoj uzataj por somera paŝtado de bredataj bestoj. La plej altaj montopintoj de la montaro Tjanŝano, el ili la monto Ĥan Tengri, situas en al pleja oriento de la provinco.

La plej granda parto de la provinca loĝantaro vivas ĉirkaŭ la lago, aparte en la urboj Balikĉi proksime de la okcidenta laga finaĵo, kaj la provinca ĉefurbo Karakol proksime de ĝia orienta finaĵo.

Bazaj soci-ekonomiaj indikoj pri la provinco redakti

Transporto redakti

La fervoja linio venanta el la nordokcidento (el Biŝkeko) finiĝas en la urbo Balikĉi. La ĉefa aŭtoŝoseo (A365) el Biŝkeko pasas tra Balikĉi kaj plupasas la provincon Narin survoje al la montpasejo Torugart kaj al Ĉinio. La aŭtoŝoseo A363 ĉirkaŭas la lagon kaj la ŝoseo A362 ligas la orienton de la lago kun Kazaĥio.

Turismo redakti

La provinco, kiu iom similas la Alpojn en Eŭropo aŭ la regionon Kolorado en Usono, povus esti aprezata turisma celo, se ne estus ĝia subevoluita infrastrukturo kaj kreskiĝanta konflikto inter kirgizaj naciistoj kaj frakcioj pri regiona sendependeco - tiuj konfliktoj ekzemple en decembro 2008 mortigis 39 civitanojn. Ĝis nun tial la regiono estas vizitata precipe fare de lokuloj kaj malmultaj pli aventuremaj internaciaj turistoj, kiuj uzas la hotelojn kaj restoraciojn en la sovetunia epoko konstruitajn ĉirkaŭ la lago.

Distriktoj de la provinco redakti

 
moskeo en la provinca vilaĝo Tamĉi

La provinco estas administre dividita en 5 distriktojn:

Distrikto Ĉefurbo
distrikto Ak-Suu Karakol
distrikto Jeti-Oguz Kizil-Suu
distrikto Tong Bokonbaev
distrikto Tup Tiup
distrikto Isik Köl Ĉolpon-Ata

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti