Provinco Kizilordo

La regiono[1]provinco Kizilordo (kazaĥe Қызылорда облысы, Qızılorda oblısı, ruse Кызылординская область) estas unu el dek kvar precipaj administraj teritorioj, je kiuj dividiĝas la ŝtato Kazaĥio. Ĝia ĉefurbo estas Kizilordo, kiu komence de la jaro 2014 havis 213 165 loĝantojn. La tuta provinco komence de la jaro 2013 havis 727 990 loĝantojn. Aliaj gravaj urboj estas: Aralsk, Qazaly (Kazalinsk) kaj la kosmodromo Bajkonur. La rivero Sirdarjo, kiu fluas ekde la montaro Tjanŝano ĝis Aralo, trairas la provincon. La areo de provinco Kilizordo estas 226 000 km².

Provinco Kizilordo
kazaĥe Mañğıstaw oblısı, Маңғыстау облысы
Provinco
FlagoBlazono
region of Kazakhstan [+]

LandoKazaĥio

ĈefurboKizilordo
- koordinatoj45° N, 64° O (mapo)4564Koordinatoj: 45° N, 64° O (mapo)
Areo226 019 km² (22 601 900 ha) [+]

Loĝantaro727 990 [+]
Denseco3,22 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroKrymbek Kusherbayev

HorzonoUTC+06:00, Azio/Qyzylorda, UTC+05:00 [+]
Poŝtkodo120000 [+]
ISO 3166-2KZ-KZY

Provinco Kizilordo (Tero)
Provinco Kizilordo (Tero)

Provinco Kizilordo (Kizilordo)
Provinco Kizilordo (Kizilordo)
DEC
Provinco Kizilordo
Provinco Kizilordo

Map
Provinco Kizilordo

Vikimedia Komunejo:  Kyzylorda Region [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Referencoj redakti

  1. La registaro de Kazaĥio tradukas la vorton oblısı al aliaj lingvoj per "regiono" aŭ ekvivalento, vidu ekzemple angle en la retejo de la regiona registaro, sed en la esperantlingva vikipedio pro la kutimo en la najbara ŝtato Rusia Federacio traduki la vorton область per "provinco" ĝis nun estas la tendenco transpreni la rusian kutimon ankaŭ al Kazaĥio, substrekante la jarojn de rusa influo al Kazaĥio en la sovetunia epoko, kiuj videblis ankaŭ en komuna Esperanto-movado.