Lejteo - tagaloge Leyte, plenforme Lalawigan ng Leyte, hispane same Leyte, plenforme Provincia de Leyte (ankaŭ nomata Norda Lejteo, Hilagang Leyte, Leyte del Norteangle Northern Leyte) - estas provinco de la Filipinoj. Ĝia ĉefurbo estas Tacloban; alia grava urbo estas Baybay. Post kiam ekde la jaro 1543 hispanaj soldatoj trovis kaj konkeris la teritorion, la administra provinco fondiĝis la 10-an de marto 1917 kaj komence kovris la tutan areon de la samnoma insulo Lejteo; la 22-an de majo 1959 la suda area kvarono deklariĝis memstara provinco nomata Suda Lejteo kaj malintegriĝis el la antaŭe tutinsula provinco. La provinco Lejteo apartenas al la regiono Orientaj Bisajoj kaj ampleksas areon de 5 901 kvadrataj kilometroj. Laŭ stato de la jaro 2010 entute 1 746 623 loĝantoj vivis sur la provinca teritorio, kio rezultigas loĝdenson de 296 loĝantoj po km². Vaste parolataj lingvoj en la provinco estas la cebua (en la okcidento kaj sudo) kaj la varaja (en la oriento kaj nordo), loke ankaŭ nomata "samara" laŭ la najbara insulo Samaro.

Provinco Lejteo
FlagoBlazono
provinco de la Filipinoj [+]

- koordinatoj11° N, 125° O (mapo)11124.85Koordinatoj: 11° N, 125° O (mapo)
Areo6 313,33 km² (631 333 ha) [+]
Loĝantaro1 776 847 [+] (1-a de majo 2020)

GuberniestroLeopoldo Dominico Petilla
(ekde 30-a de junio 2013)

Poŝtkodo6500–6542 [+]
KodoPH-LEY

Provinco Lejteo (Filipinoj)
Provinco Lejteo (Filipinoj)
DEC
Provinco Lejteo
Provinco Lejteo

Map
Provinco Lejteo

Vikimedia Komunejo:  Leyte (province) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Marko sur bildo

Lejteo
situo de la provinco en la Filipinoj:
  •   olive maldekstre de la ruĝa nomo
  • Eksteraj ligiloj redakti