La provinco Narin (aŭ regiono respektive oblasto Narin, komparu la artikolon pri la neologismo oblasto - kirgize Нарын областы ["Narin oblasti"], ruse Нарынская область [Narinskaja oblast"]) estas unu el sep provincoj, kiuj aldone al la du eksterprovincaj urboj Biŝkeko kaj administre dividas la teritorion de la ŝtato Kirgizio. La provinca areo kovras 45 200 kvadratajn kilometrojn, kaj en 2009 en la provinco vivis 271 000 konstantaj loĝantoj. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas la samnoma urbo Narin.

Provinco Narin
Provinco
FlagoBlazono
region of Kyrgyzstan [+]

LandoKirgizio

Koordinatoj42° N, 76° O (mapo)41.575.5Koordinatoj: 42° N, 76° O (mapo)
ĈefurboNarin
- koordinatoj42° N, 76° O (mapo)41.575.5Koordinatoj: 42° N, 76° O (mapo) [+]
Areo45 200 km² (4 520 000 ha) [+]

Loĝantaro269 700 [+] (2005)
Denseco5,97 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2KG-N

Provinco Narin (Tero)
Provinco Narin (Tero)

Provinco Narin (Tero)
Provinco Narin (Tero)
DEC

Map
Provinco Narin

Vikimedia Komunejo:  Naryn Region [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La provinco estis kreita en novembro 1939 je la nomo "provinco Tjanŝano". En decembro 1962 la provinco estis malfondita, sed en decembro 1970 rekreita. En oktobro 1988 ĝi estis unuigita kun la provinco Isik-Köl, kaj fine en decembro 1990 ĝi rericevis sian nunan nomon: provinco Narin.[1]

La ĉefa aŭtoŝoseo kondukiĝas de la ĉinia limo ĉe la montopasejo Torugart norden al la urbo Balikĉi ĉe la lago Isik-Köl.

pejzaĝa impreso pri la provinco

La provinca loĝantaro je 99 procentaĵoj konsistas el kirgizoj. La ekonomio estas dominita fare de bestobredado (ŝafoj, ĉevaloj, jakoj), kaj do ĉefe produktiĝas viando kaj lano. Minado de pluraj mineraloj evoluis dum la sovetunia epoko, sed nuntempe tre reduktiĝis kaj grandparte konsideratas neekonomia. Nuntempe la provinco konsideratas esti la plej malriĉa parto de Kirgizio, sed ankaŭ la plej tipe kirgiza. Ĝi prezentas belajn montarojn, alpo-similajn paŝtejojn, kaj la laton Son-Kul kiu dum la someraj monatoj altiras grandajn ŝafarojn kaj ĉevalarojn kun siaj paŝtistoj kaj ties jurtoj.

Bazaj soci-ekonomiaj indikoj pri la provinco redakti

  • Loĝantaro: 271 000 (takso de la 1-a de januaro 2009), el ili 17.4% - urbaj, kaj 82.6% - malurbaj loĝantaro[2]
  • laborpostenoj: 89 300 (2008)[3]
  • Registitaj senlaboruloj: 6 922 (2008)[4]
  • eksporto: 0,9 milionoj da usonaj dolaroj (2008)[5]
  • importo: 4,0 milionoj da usonaj dolaroj (2008)[6]
  • rektaj eleksterlandaj investoj: 1,1 milionoj da usonaj dolaroj (en 2008)[7]

Distriktoj de la provinco redakti

 
ĉevaloj paŝtiĝas ĉe la lago Son-Kul

La provinco estas administre dividita en 5 distriktojn:

Distrikto Ĉefurbo
distrikto Ak-Talaa Baetov
distrikto At-Baŝi At-Baŝi
distrikto Ĵumgal Ĉaek
distrikto Koĉkor Koĉkor
distrikto Narin Narin

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti