Palavano estas insulara provinco de la Filipinoj situa en la administra regiono MIMAROPA. Ties ĉefurbo estas Puerto Princesa, kaj ĝi estas la plej granda provinco en la lando laŭ totala areo de jurisdikcio. La insuloj de Palavano etendas el Mindoro nordoriente al Borneo sudokcidente. Ĝi situas inter la Sudĉina Maro kaj la Sulua Maro. La provinco nomiĝas laŭ sia plej granda insulo, Palavano, kiu estas 450 km longa, kaj 50 km larĝa.[1][2]

Provinco Palavano
FlagoBlazono
provinco de la Filipinoj [+]

- koordinatoj10° N, 119° O (mapo)10118.83333333333Koordinatoj: 10° N, 119° O (mapo) [+]
Areo14 649,73 km² (1 464 973 ha) [+]
Loĝantaro939 594 [+] (1-a de majo 2020)

GuberniestroJose Alvarez
(ekde 30-a de junio 2013)

HorzonoUTC+08:00 [+]
Poŝtkodo5300–5322 [+]
KodoPH-PLW

Provinco Palavano (Tero)
Provinco Palavano (Tero)

Vikimedia Komunejo:  Palawan (province) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]


AkvejoSudĉina maro, Sulua maro

Koordinatoj10° 0′ 0″ N, 118° 50′ 0″ O (mapo)10118.83333333333
Areo14 649,73 km² (1 464 973 ha) [+]
Loĝantaro939 594 [+] (1-a de majo 2020)
HorzonoUTC+08:00 [+]
Poŝtkodo5300–5322 [+]

Provinco Palavano (Filipinoj)
Provinco Palavano (Filipinoj)
DEC
Provinco Palavano
Provinco Palavano
Map
Provinco Palavano

Vikimedia Komunejo:  Palawan (province) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Provinco Palavano estas komponita de la longa kaj mallarĝa Insulo Palavano, plus nombro de aliaj pli malgrandaj insuloj ĉirkaŭ tiu ĉefa insulo. La Kalamianaj insuloj, nordokcidenten konsistas el Insulo Busuanga, Insulo Kuljono kaj Insulo Korono. Insulo Durangano preskaŭ tuŝas la plej okcidentan parton de Palavano, dum Insulo Balabako situas for ĉe la suda pinto, separata el Borneo de la Markolo Balabaka. Krome, Palavano kovras la Insulojn Kujo en la Sulua Maro. La disputitaj Insuloj Spratly, situaj je kelkaj centoj de kilometroj okcidente estas konsiderata parto de Palavano de Filipinoj, kaj estas surloke nomataj Insuloj Kalajanaj.

Notoj redakti