Provinco Parmo

(Alidirektita el Provinco de Parmo)

La Provinco Parmo (itale Provincia di Parma) estas provinco en la regiono Emilio-Romanjo, en Italio. Ĝi limas norde al la Lombardiaj provincoj Kremono kaj Mantuo. Oriente al la provinco Reggio Emilia, sude al la toskana provinco Massa-Carrara kaj la Liguria provinco La Spezia, fine okcidente de Parmo troviĝas la provinco Piaĉenco.

Provinco Parma
Regionoj kaj provincoj de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono: Emilio-Romanjo
Kodo laŭ ISO 3166-2: PR
Areo: 3 449 km²
Ĉefurbo: Parmo
Poŝtkodo: 43010-43015, 43017-43019, 43021-43022, 43024-43025, 43028-43030, 43032, 43035-43045, 43047, 43049-43053, 43055, 43058-43059, 43100
Telefona prefikso: 0521, 0524, 0525
Retpaĝo: Oficiala retejo (itale)
Mapo
Mapo
vdr

Norde, la rivero Pado formas naturan limon kun la lombardaj provincoj. La malalta parto de la provinco estas pli dense loĝata ol la monta landinterno. Parmo estas la itala gvidanto en la nutraĵa industrio. La Parma ŝinko kaj la fromaĝo parmezano estas mondfamaj. La ĉefurbo Parmo estas la dua plej granda urbo en la regiono Emilia-Romanjo post Bolonjo. La urbocentro havas multajn vidindajn monumentojn, inkluzive de la Dom Santa Maria Assunta el la 12a jarcento kaj baptejo.

Alia urbo vidinda en la Pada Valo estas Fidenza, kiu ĝis 1927 estis nomita Borgo San Donnino. La nomo Fidenza estas bazita sur la Fidentia Julia kiel la romianoj nomis la grandurbon. Proksimume dek kilometrojn sude de la urbo troviĝas la ŝika banurbo Salsomaggiore Terme, kiu ĉiujare aranĝas la konkurson de Miss Italia. La montara regiono de la Apeninoj estas sufiĉe bone servita per la ĉeesto de la aŭtovojo A15. En la plej alta parto estas la vintraj sportaj areoj de Lagdei kaj Schia.

Gravaj lokoj redakti

Fine de la jaro 2018 en la provinco Parmo vivis 451 631 loĝantoj. Ĝia ĉefurbo estas Parmo.



Eksteraj ligiloj redakti


  Regionoj kaj provincoj de Italio
    → Provincoj de Emilio-Romanjo

 

BO Bolonjo - FE Ferrara - FC Forlì-Cesena - MO Modena - PR Parmo
PC Piaĉenco - RA Raveno - RE Reggio Emilia - RN Rimini