Provinco Triesto

(Alidirektita el Provinco de Triesto)

La Provinco Triesto (itale provincia di Trieste, friule Provincie di Triest, slovene Tržaška pokrajina kaj germane Provinz Triest - jen la ĉefaj lingvoj de la teritorio) formale ĝis la 30-a de septembro 2017 estis provinco de la regiono Friulo-Venecio Julia, kaj de la ŝtato Italio. Ekde oktobro 2017 ĝi ne plu estas oficiala administra unuo, post kiam oni pli dividis la teritorion ĝis la fino de 2019, nun ekde julio 2020 la tuta eksa provinca teritorio formale apartenas al administra unuo, per malpraktike longa nomo nomata itale ente di Decentramento Regionale di Trieste, friula nomo ankoraŭ tute ne konatas, slovene ne oficiale konfirmate Organ deželne decentralizacije Trsta, germane Körperschaft regionaler Dezentralisierung Triest - en Esperanto laŭ preciza traduko "administra unuo de malcentrigo regiona de Triesto", kutime en tekstoj pli koncize, sed daŭre malpraktike longe nomata 'malcentra regiona unuo Triesto'.

Provinco Triesto
Regionoj kaj provincoj de Italio • former province of Italy
Ŝtato  Italio
Regiono: Friulo-Venecio Julia
Kodo laŭ ISO 3166-2: TS
Areo: 212 km²
Ĉefurbo: Triesto
Loĝantaro: 228 833 (fine de 2021)
Loĝdenso: 1,132 loĝ./km²
Kvanto de komunumoj: 6
Poŝtkodo: 34000-34100
Kodo laŭ ISTAT: 032
Telefona prefikso: 040
Retpaĝo: Oficiala retejo
Mapo
Mapo
vdr

La italaj vikipediistoj atendas, ke oni fermas la antaŭan artikolon kaj komencas novan pri la nova administra unuo, kiu kovras saman teritorion, samajn urbojn kaj vilaĝojn, samajn civitanojn kiel la malnova "provinco Trieste", administratas en samaj oficejoj kiel la malnova provinco, nur havas novan nomon. Tiun ekzemplon tamen neniu el la alilingvaj branĉoj de vikipedio ĝis komenco de 2023 sekvis: ne estas angla, franca aŭ hispana teksto pri komplete "nova administra regiono", kaj ankaŭ en la malplimultaj lingvoj de la regiono ankoraŭ ne estas signoj pri nova artikolo: la friula teksto ŝajnigas ke nenio okazis, la slovena diras ke la malnova provinco estas pasinta kaj silentas pri daŭrigo, kaj la germana en kvaronfrazo mencias la nomon de nova unuo. Ĉiuj krom la italaj redaktantoj kaj tiuj en vikidatumoj konsideras la ĝisnunan artikolon pri la malnova provinco sufiĉan por reprezenti ankaŭ la novan "administrna unuon de malcentrigo regiona de Triesto", kaj tion ankaŭ la esperanta vikipedio faru, provizore tradukante la malpraktike longan italan oficialan nomon ente di decentramento regionale di Trieste koncize per daŭrigo de la esperantlingva tradicia nomo "provinco Triesto".

Ĝi estas la plej malgranda provinco de Italio. Ĉefurbo de la malnova kaj nova unuo estas Triesto.

Vidu ankaŭ redakti


  Regionoj kaj provincoj de Italio
    → Provincoj de Friulo-Venecio Julia

 

GO Gorico - PN Pordenono - TS Triesto - UD Udine