Provizora Akto

La provizora akto (portugale Medida Provisória, mallongigo MPV), estas regulo kun leĝa potenco en Brazilo, eldonita de la respublika prezidanto en situacioj de graveco kaj urĝeco. Malgraŭ tio, ke MPV produktas tujajn leĝajn efikojn, ĝi bezonas plian konsideron de la ĉambroj de la Nacia Kongreso (Ĉambro de deputitoj kaj Senato) por definitive iĝi ordinara leĝo.

La komenca valideco de MPV estas 60 tagoj kaj aŭtomate plilongiĝas por egala periodo se ĝia voĉdonado ne finiĝas en la du ĉambroj de la brazila parlamento. Se ĝi ne estas aprezita ene de 45 tagoj de sia publikigado, ĝi eniras urĝan reĝimon, paŭzigante ĉiujn aliajn leĝodonajn pritraktadojn de la ĉambro, en kiu ĝi progresas.

La artikolo 62 de la Brazila Federacia Konstitucio donas la ĝeneralajn regulojn por redakti kaj taksi MPV-ojn, inkluzive difinas la temojn kaj aferojn, pri kiuj ili ne povas koncerni.

[1]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Retpaĝo pri provizoraj aktoj sur la retejo de brazila parlamento portugale