La provizora libero estas rimedo alternativa al puno seniga je libero, kiel estas enprizonigohejmaresto, kiu ekzistas en la juro de kelkaj landoj, kaj kiu estas konsiderebla en la kondamno kiam oni plenumas postulojn establitaj en la leĝaro, kio permesas al la kondamnito pro krimo plenumi sian punon en libero, kvankam ligite al kelkaj devigoj aŭ sub kelkaj kondiĉoj, por ekzemplo, ne fifari novajn krimojn aŭ veni al policejo aŭ juĝejo en difinitaj okazoj. Okaze de malplenumo de tiaj kondiĉoj, la persono kiu estas submetita al la provizora libero devas reveni al prizono por finigi la punon.