ProvoProvokuloj estis nederlanda kontraŭkultura movado el la mezaj 1960-aj jaroj. Ĝia celo estis provoki (de tie la mallongigo provo) aŭtoritatojn (tra malperfortaj metodoj) por ke ili reagu perforte kontraŭ ili. La movado kiu venis antaŭe estis la nozem movado, kaj la movado kiu sekvis ĝin estis la Hipioj. Malsame al tiuj du movadoj, Provo estis fakte fondita, je la 25a de majo de 1965, de la kontraŭ-cigareta-movadano Robert Jasper Grootveld, kaj la anarkiistoj Roel van Duyn kaj Rob Stolk. Ĝi oficiale finiĝis je la 31a de majo de 1967.

Komenco redakti

La Provo movado komencis de la kuniĝo de ideoj de du homoj, Robert Jasper Grootveld kaj Roel van Duyn.

Van Duyn, junulo studema, interesiĝis pri la ideoj anarkismaj kiam li legis antikvan revuon pri la temo, kaj decidis krei li mem revuon pri tio, kaj pri revolucio farita de la labortistoj. Por verki la revuon, li bezonis tajp-maŝinon, kaj por aĉeti maŝinon, li komencis labori en frabrikejo. Tie, li rimarkis ke la fabrik-laborantoj ne vere volis fari la revolucion. Ke ili jam estis "venditaj" al la sistemo. Roel do pensis: la revolucio devis esti farita de la junuloj.

Dum tiu tempo, en Nederlando, jam esti kutima la kverelo inter studentoj kaj la policaro. La studentoj ribelis pro tio ke ili volis aventuron. Estis sen-celaj-rebeluloj. Kaj Van Duyn pensis: kial ne doni al tiuj ribelemaj junuloj celon por ribeli?

Pensante tio, Van Duyn komencis verki sian revuon Provo. Ĝi tia nomiĝis, pro tio ke la junuloj devis esti provokemaj.

Samtempe kiam Van Duyn komencis verki sian revuon, alia junulo, Grootveld, jam estis okazante "happening"-jn en Nederlando. "Happenings" estis okazaĵoj ribelemaj. En 1964, Grootveld komencis fari tiujn happening-jn kontraŭ la cigareta kulturo kaj la kapitalisma kulturo. Li faris happenings en la placo Spui, ĉirkaŭ la Lieverdje statuo (statuo donita de la cigaret-fabriko al la urbo).

La happenings flanke al la Lieverdje statuo okazis ĉiu Sabat-vespere, kaj komencis atentigi pli kaj pli da junulojn kaj policistojn.

Do, Van Duyn kaj Grootveld kuniĝis por krei la Provan movadon.

Teorioj redakti

Iuj diras ke la nomo "Provo" devenas de Wouter Buikhuisen, kiu, en 1965, verkis pri la "junaj kvereluloj" kiel la ‘provoj’.

Bernhard de Vries diras ke la Provoj estis faritaj de kvar grupoj:

  • "The happeners" (La happeninguloj), kiuj okazigis la happening-jn en Amsterdamo kaj Antwerpo, kunigante la ne-perfortecan agadon kun absurda humoro por provoki la policaro.

La Provoj rigardis la policistoj kiel "gravegaj ne-kreivaj elementoj por sukcesa happening", kaj "co-happeninguloj".

  • "La beatnikoj kaj la hipsters".
  • "La Pensistoj", kiuj publikis la ideojn de Provo en revuoj kaj panfletoj. La revuoj estis Provo, Revo, Eindelijk kaj UvA student weekly Propria Cures.
  • "La aktivistoj" aŭ "strata-Provo-uloj", kiuj faris rektajn agadojn celante influi la opinion publikan.[1]

Libro de Harry Mulisch, nomata "Bericht aan de rattenkoning" (Mesaĝo al la Musa Reĝo, 1966), parolas pri la manifestacioj kiuj okazis post artikolo de la Telegraaf pri morto de iu laboristo dum protesto.

"Dum kiam iliaj gepatroj sidiĝis sur siaj fridujoj kaj vest-purig-maŝinoj, spektis siajn televidilojn kun siaj maldekstraj okuloj kaj siajn aŭtojn kun siaj dekstraj okuloj, portante miksilon en unu mano kaj la "Telegraf"n en alia, siaj gefiloj eliris ĉiu Sabat-vespere por viziti la placon Spui."

Revuo redakti

Je la 12a de Julio 1965, la unua revuo Provo estis publikigita. En ĝi estis la Provo manifesto, verkita de Van Duyn, kaj ankaŭ artikolo de 19-jarcenta anarkisma revuo instruante pri kiel fari hejmajn bombojn. La revuo estis tuj prenita de la polico. Sed tio agado de la polico atentigis la ĵurnalojn kaj la junularon pri la ekzisto de la Provo movado, kaj tuj ĉiuj volis scii pri la celoj de ĝi.

Tio estis ja la celo de la Provoj: ke la polico, tra ĝia aŭtoritata agado por detrui la Provojn, atentigu la ĵurnalojn kaj la popolojn pri la ideoj de la Provo.

Agadoj kaj Ideoj redakti

La Provoj monde famiĝis pro la okazaĵo de protesto dum la edziĝo de la nederlanda princino Beatrix kaj Claus von Amsberg. La Reĝa Familio estis ter malŝatata tiam, kaj Claus von Amsberg ne estis akceptita de multaj nederlandanoj pro tio ke li estis membro de la Hitlerjugend dum la Dua mondmilito. La edziĝo estis anoncita en junio, kaj en julio, la Provoj lanĉis kontraŭ-monarkiajn panfletojn de ponto sur la Reĝa boato.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Kryštof Zeman, Provo movement and it’s influence on the City of Amsterdam, 1998

Eksteraj ligiloj redakti