Prunus speciosa, Oŝima Ĉerizo, japane オオシマザクラ (Oshimazakura), estas specio de ĉerizarbo, devenanta de insulo Izu Ōshima kaj apuda parto de Honshū, proksime al Tokio, Japanio.[1][2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oŝima Ĉerizo

Biologia klasado
Regno: Plantae
Divizio: Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsida
Ordo: Rosales
Familio: Rosaceae
Subfamilio: Prunoideae
Genro: Prunus
Subgenro: Cerasus
Prunus speciosa
(Koidz.) Ingram
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas falfolia arbo, kutime inter 4 kaj 12 metrojn alta. La folioj estas 5–10 cm longaj kaj 3–6 cm vastaj, kun duoble-dentitaj ekstremoj kaj akuta pinto. La floroj estas 2.5–4 cm en diametro, kun kvin blankaj petaloj, oraj stamenoj kaj brunaj kalikoj. Ili estas hermafroditaj kaj aperas en malgrandaj infloreskoj printempe. La frukto estas malgranda nigra ĉerizo ĉ. 1 cm en diametro.[3][4][5]

Estas konata arbo en Oŝima kun trunko de ĉ. 8 m en cirkonferenco. Ĝi supozeble aĝas pli ol 800 jaroj, kaj Japanio agnoskas ĝin kiel nacian trezoron.[6]

Uzoj redakti

Oŝima ĉerizo estas kutime kultivata en ĝardenoj kaj en Japanio, kaj en aliaj landoj. Ĝi preferas humidan grundon kaj grandan sunbrilon. Pro ĝiaj grandaj, neĝe-blankaj floroj, kiuj kutime aperas printempe antaŭ la folioj, ĝi estas vaste populara dekorativa planto kaj havas multajn kulturvariojn. Ĝi ankaŭ estas praulo aŭ hibrida praulo de multaj kulturvarioj de sakuro[2]. La frukto estas ankaŭ manĝebla, kaj sekigitaj petaloj aldoneblas en teon. La folioj ankaŭ uzeblas en sakuramoĉioj - speco de dolĉaj moĉioj kun sakuraj folioj por kovrilo[7]

Klasado redakti

La planto estas unue priskribita far Gen'ichi Koidzumi kun la nomo Prunus jamasakura var. speciosa, kaj poste agnoskita kiel aparta specio far Collingwood Ingram (1880-1981).[2] Foje oni uzas sinonimon Prunus lannesiana.[8] aŭ (aparte en Japanio) Prunus lannesiana var. speciosa (Koidz.) Makino.[7] Termino speciosa en la latina signifas "bela", verŝajne por bela florado.

Referencoj redakti

  1. Germplasm Resources Information Network: Prunus speciosa Arkivigite je 2004-11-19 per la retarkivo Wayback Machine
  2. 2,0 2,1 2,2 Bean, W. J. (1980). Trees and Shrubs Hardy in the British Isles 8th ed., vol. 3. John Murray ISBN 0-7195-2427-X.
  3. Hŭley, A., ed. (1992). New RHS Dictionary of Gardening. Macmillan ISBN 0-333-47494-5.
  4. Rushforth, K. (1999). Trees of Britain and Europe. Collins ISBN 0-00-220013-9.
  5. More D., & White, J. (2002). The Illustrated Encyclopedia of Trees p. 545. Timber press, Portland, Oregon ISBN 0-88192-520-9.
  6. Taafe, G., & Levy-Yamamori R. (2004). Garden Plants of Japan p. 197. Timber press, Portland, Oregon ISBN 0881926507.
  7. 7,0 7,1 Tree pictorial book by Kanon: Prunus lannesiana var. speciosa (in Japanese)[rompita ligilo] Google translation
  8. Plants for a Future Database: Prunus lannesiana Arkivigite je 2009-01-17 per la retarkivo Wayback Machine