Prymnesium parvum

Prymnesium parvum, aŭ oraruĝa algo, estas haptofito el la filumo Prymnesiophyta. La specio estas flagela algo, kiu produktas toksinon, kiu povas mortigi fiŝojn, sed havas apenaŭ efikon je brutoj kaj homo.

P. parvum, Mikrofotografioj
P. parvum, Ilustraĵo

Tiu algospecio aperas ĉie en akvoj, kie miksiĝas la rivera kaj la mara akvo. Ĝin priskribis unuafoje N. Carter en 1937, en Anglio. Pri la venena akvoflorado de Prynesium parvum aperis la unuaj informoj en komenco de la 20-a jarcento, kiam en kelkaj partoj de la anglia rivero Thurne okazis orbruniĝo de la akvo, poste okazis amasa fiŝsmortado.

Biologio redakti

Prymnesium parvum kreskas en saleco de 0,1 % ĝis 10 % kun optimumo ĉe 0,3 % ĝis 6 %. La algo produktas dimetilsulfoniopropionaton (DMSP) kaj aliajn, ankoraŭ nekonatajn, poliolojn. Ĝia medio devas havi temperaturon inter 2 °C kaj 30 °C. Oni observis kreskon je pH-valoro de 5,8, sed la tipa ĉelo preferas pli altajn pH-valorojn. La organismo ŝatas la tre lumajn mediojn, sed tro forta lumo povas obstakli la kreskadon (fotoinhibicio). La organismo kapablas kreski heterotrofe en mallumo, en ĉeesto de glicerolo kaj trafo je bakterio, specife, se fosfato estas limigita. Oni pli frue starigis hipotezon, ke Prymnesium parvum akceptas fosfaton per konsumado per bakterio. Prymnesium parvum povas uzi diversajn tipojn de la nitrogenfontoj, inkluzive amonion, nitraton, aminoacidojn (kio evidente dependas de la pH), kreatinon, sed ĝi ne kapablas uzi urinon. La algo bezonas la vitaminojn B12 kaj B1 por kreski, ĝi povas toleri akvon ĝis klorenteno de 25 ĝis 625 mg/kg.

La veneno, produktita de la algo, detruas ĉelmembranon de unuĉeluloj: la ĉelo iĝas malmoviĝema, poste perdas sian formon kaj malkonstruiĝas.

La toksinproduktado de la algo komenciĝas okaze de media streso. La toksino kaŭzas internan sangumadon de la fiŝoj ĉe la brankioj.

La plej granda damaĝo de la algo okazis en 1985, en rivero Pecos en Teksaso. Oni notis morton de pli ol 100.000 fiŝoj, entute mortis 17,5 milionoj.

Protektado redakti

Oni povas protekti la fiŝojn kontraŭ la algo Prymnesium parvum en malgrandaj lagoj per likva amonio, amonia sulfato kaj kupra sulfato. La proponita kvanto ekzemple el amonia sulfato estas 10 mg/kg. Se la temperaturo kaj la pH-valoro estas altaj, la amonio detruas la algojn.

La apliko de la kupra sulfato ne dependas de la temperaturo nek de pH-valoro.

Vidu ankaŭ redakti