Przecznica [elparolu: pŝeĉnica]; (germane Querbach ĝis 1945) estas ĉena vilaĝo en Pollando en Malsupra Silezio en Distrikto Lwówek Śląski en Komunumo Mirsk en Izera Montaro.

Przecznica
vilaĝo en Pollando
Przecznica (Pollando)
Przecznica (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Przecznicy
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Lwówecki
Komunumo Komunumo Mirsk
Koordinatoj 50° 55′ N, 15° 26′ O (mapo)50.92472222222215.436944444444Koordinatoj: 50° 55′ N, 15° 26′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 430-600 m
Areo 5,66 km²
Loĝantaro 333 (en 2005)
Poŝtkodo 59-624
Telefona antaŭkodo 075
Aŭtokodo DLW
Titolo de estro vilaĝestro
vdr

Historio redakti

La vilaĝo Przecznica estis setlita probable fine de la 15-a jarcento. Komencoj de la kobalta minado datumas de la 16-a jarcento. Ankaŭ oni malkovris ĉi tie malgrandajn gangojn de kupro kaj arseno. Pro tio, ke en la 18-a jarcento prosperis teksa metio kaj ceramiko metio estis bezonita multe da kobalta farbo. Schaffgotsch en 1769 prosperigis al alta nivelo la minadon de la kobalta erco. Li funkciigis minejon “Anna Maria”, kiu troviĝis okcidente de la vilaĝo sub la deklivo de monto “Prochowa” (595 m super la mara nivelo) kaj funkciis ĝis 1844. Ĝiaj minejgalerioj kaj koridoroj troviĝis profunde 110 m. Aliaj minejoj “Karlo” kaj “Johano Nepomuka” funkciis mallonge. Prilaboraj fabrikoj produktis en la jaroj 17931806 ĉirkaŭ 50-70 tunoj da kobalta farbo, tiam tio estis 10% da eŭropa produktaĵo. Ĝis hodiaŭ restis postsignoj de minejo “Anna Maria” kaj pluraj malnovaj lignaj kabanoj el la 19-a jarcento. En suda parto de Przecznica – Radoszków - fine de la dua mondmilito estis ĉi tie filio de koncentrejo Gross-Rosen, kie malliberuloj laboris en arbaro.

Bibliografio kaj fontaĵo redakti


Vilaĝoj de Komunumo Mirsk:
BrzeziniecGajówkaGiebułtówGierczynGrudzaKamieńKarłowiecKłopotnicaKotlinaKrobicaKwieciszowiceMlądzMroczkowiceOrłowiceProszowaPrzecznicaRębiszów