Pseŭdomuelejo
Pseŭdomuelejo estas konstruo kiu similas al muelejo sed ne enhavas muelilon. Ĝi povas servi por fari oleon, farbon ktp. aŭ por segi, pumpi, ŝlifi ion. Pseŭdomuelejo povas esti propulsita de vento, akvo, elektro, aŭ de muskolforto de homoj (mano, paŝrado) aŭ aliaj bestoj (ĉevalo, bovo).
Specoj de pseŭdomuelejoj redakti
Laŭ propulso redakti
ĉevalpseŭdomuelejo - tretpseŭdomuelejo - akvopseŭdomuelejo - ventpseŭdomuelejo - ventakvopseŭdomuelejo
Laŭ starloko redakti
altaĵa pseŭdomuelejo - remparpseŭdomuelejo
Laŭ konstruo redakti
ventmotoro - ĉapturnulo - surtera pseŭdomuelejo - pfalcmantela segejo - aranea pumpejo - platforma pseŭdomuelejo - tjaskero - herbeja pumpejo - piramida pumpejo
Laŭ funkcio aŭ produkto redakti
olefarejo - paperfarejo - polderpumpejo - ŝlifejo - fulejo - segejo