Psi (tujmesaĝilo)
Psi estas libera, plursistema tujmesaĝilo por Jabber (XMPP). Oficiale subtenataj operaciumoj estas Linukso, Vindozo kaj Mac OS X. Ĝi estas unu el la plej uzataj tujmesaĝiloj nur por XMPP/Jabber [1].
Psi | |
---|---|
Psi 0.11 | |
Programisto | Grupo de Psi |
Lasta stabila versio | 0.11 (15-a de oktobro 2007) |
Operaciumo | Plursistema: Linukso, Vindozo |
Programlingvo | C++ |
Lingvo(j) | ankaŭ Esperanto |
Evoluigstato | en evoluo |
Programtipo | tujmesaĝilo |
Permesilo | GPL |
Retejo | psi-im.org |
Por Vindozo estas havebla instalebla (.exe) kaj ankaŭ portebla (.zip) versio. Por multaj Linuksaj distribuoj estas deb kaj RPM pakoj.
Funkcioj redakti
Ĉar Psi subtenas kluzojn ĝi povas konekti al aliaj ujmesaĝaj protokoloj, por ekzemplo: ICQ, AIM, Yahoo!.
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retpaĝaro
- Projekta paĝo en SourceForge
- Psi-a autora blogo[rompita ligilo]
- Blogo de Psi-a programistoj