Psidium cattleianum

Psidium cattleianumfraga gujavo (sinonimo: Psidium littorale) estas arba specio el la familio Mirtacoj. Ĝi estas parenca al vera gujavo (Psidium guajava) kun multaj aliaj specioj de la sama genro tiel nomataj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fraga gujavo
Fruktoj
Fruktoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Myrtales
Familio: Mirtacoj Myrtaceae
Genro: Psidium
Psidium cattleianum
Sabine, 1820
Sinonimoj

Guajava cattleyana (Sabine) Kuntze
Psidium cattleyanum'Sabine
Psidium littorale Raddi
Psidium variabile O. Berg

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Tipa arbo en Maui, Havajo

Popularaj nomoj redakti

En Brazilo multnombras la popularaj nomoj de fraga gujavo: portugale Araçá-rosa "ruĝa arasao". Katalogitaj estas: araçá-amarelo, araçá-vermelho, araçá-de-comer, araçá-comum, araçá-de-Coroa, araçá-da-praia, araçá-do-campo, araça aŭ simple araçá[1].

"Araçá" devenas de la termino en tupia lingvo ara'sá.

Karakterizaĵoj redakti

La fraga gujavo estas malgranda ĉiamverda arbo kun alteco de 6 m aŭ malofte ĝis 12 m. (ekz. pri la Psidium cattleianum var. lucidum), estas ĉiamverda fruktarbo kun glata bruna trunko kaj maldika krono. La tordita trunko havas glatan ŝelon, kiu dissplitas en maldikajn platojn. Plurjara, ĝi vivas en humidaj kaj sunbatitaj medioj, ne troviĝante ene de la primara arbaro.[2].

La folioj estas ledecaj kaj glataj, ĝis 10 cm longaj.La folitigoj longas 1 cm. La kontraŭstaraj folioj estas glatrandaj, ovalaj, rondigite pintaj, ledaj, de supre malhelverdaj kaj malsupre pal-helverdaj kaj 3-12 x 2-6 cm grandaj. La floroj estas akselaj, izolaj, blankaj.La 1,5-6 cm larĝaj, blankaj floroj kreskas triope ĉe foliakseloj. Ili odoras kaj havas multajn ĝis 2 cm longaj stamenojn. Ili floriĝas de junio ĝis decembro.

 
Fruktaro de fraga gujavo
 
Branĉo kun fruktoj sur la insulo Maui en Havajo

La fruktoj maturiĝas de septembro ĝis marto. Ili estas rondetaj beroj, verdaj aŭ flavecaj (ekzistas ruĝaj varioj), kronitaj de la persista kaliko, kun blankeca suka pulpo, simila al malgranda gujavo kaj kun pli acida gusto. La rondaj ĝis ovoformaj 2-5 cm longaj fruktoj maturiĝas de verdaj al malhelrugaj, violruĝaj aŭ malofte citronflavaj (Psidium cattleianum var. lucidum). La frukto havas ringon de kvar ĝis kvin sepaloj, kiuj longas ĝis 4 mm. La ŝelo de la frukto estas glata kaj brila. La fruktokarno estas suka, vitrece blanka, ruĝeca aŭ flaveca (Psidium cattleianum var. lucidum) kaj gustas arome dolĉ-acida kiel fragoj. La gusto estas pli bona ol tiu de la vera gujavo. La frukto enhavas multajn malmolajn, ĝis ĉ. 2,5mm longajn flav-brunajn semojn.

La fruktoj estas manĝataj freŝe. Eblas fari el ili fruktsukon, kompoton, marmeladonglaciaĵon.

La semoj estas disvastigitaj de bestoj, ĉefe birdoj.

Bildaro redakti

La rondaj ĝis ovoformaj 2-5 cm longaj fruktoj maturiĝas de verdaj al malhelrugaj, violruĝaj aŭ malofte citronflavaj (Psidium cattleianum var. lucidum). La frukto havas ringon de kvar ĝis kvin sepaloj, kiuj longas ĝis 4 mm. La ŝelo de la frukto estas glata kaj brila. La fruktokarno estas suka, vitrece blanka, ruĝeca aŭ flaveca (Psidium cattleianum var. lucidum) kaj gustas arome dolĉ-acida kiel fragoj. La gusto estas pli bona ol tiu de la vera gujavo. La frukto enhavas multajn malmolajn, ĝis ĉ. 2,5mm longajn flav-brunajn semojn.

La fruktoj estas manĝataj freŝe. Eblas fari el ili fruktsukon, kompoton, marmeladonglaciaĵon.

Habitato redakti

La fraga gujavo estas indiĝena en orienta Brazilo kaj estas kultivata en la tropikoj de la Nova Mondo.

Ĝi troviĝas nature en la Atlantika Arbaro, precipe ĉe la densa malaltaj marbordaj ebenaĵoj kun ombraj arbaretoj (kiel ekzemple en la komunumo Ilha Comprida, ĉe la marbordo de San-Paŭlo), sed ĝi povas aperi ankaŭ en savanoj, marbordaj arbaroj kaj la Suda Brazila Altebenaĵo .

Ĝi okazas de Piaŭio ĝis Suda Rio-Grando.

Ĝi estas vaste kultivata en hejmaj fruktoplantejoj, ĉefe en la Suda regiono de Brazilo.

Ĝi troveblas ankaŭ en en aliaj pluvarbaroj de Afriko (ekzemple en Tanzanio), Hinda oceano (ekzemple en Reunio, Madagaskaro, Maŭricio, Komoroj), suda kaj sudorienta Azio kaj en kelkaj insuloj de Pacifiko, ekzemple Havajo kie la planto estas invada.

Kulturvarioj redakti

Psidium cattleianum estas tipa formo de la specio, mezgranda arbo kaj fruktoj pezantaj malpli ol 20 gramojn;

La fraga gujavo de la "Ya-ci" vario selektita en Suda Rio-Grando ŝtato produktas fruktojn, kiuj povas atingi 40 gramojn, riĉajn je vitamino C.[3].

Literaturo redakti

  • Tropische Früchte; Bernd Nowak & Bettina Schulz; BLV (1998); ISBN 3-405-15168-6
  • Farbatlas Exotische Früchte: Obst und Gemüse der Tropen und Subtropen; Rolf Blancke, Verlag Eugen Ulmer (2000); ISBN 3-8001-3520-5
  • Morton, J. 1987. Cattley Guava. p. 363–364. In: Fruits of warm climates. Julia F. Morton, Miami, FL.

Referencoj redakti

  1. FERREIRA, A. B. H. Novo Dicionário da Língua Portuguesa (Nova vortaro de la portugala lingvo). Segunda edição. Rio de Janeiro: Nova Fronteira, 1986. p.153
  2. Lorenzi, Harri: Árvores brasileiras: manual de identificação e cultivo de plantas arbóreas do Brasil, vol. 1. Instituto Plantarum, Nova Odessa, SP, 2002, 4a. edição. ISBN 85-86174-16-X (portugale)
  3. Lorenzi, Harri et. al.: Frutas brasileiras e exóticas cultivadas (de consumo in natura), Instituto Plantarum de Estudos da Flora, Nova Odessa, SP, 2006. ISBN 85-86714-23-2

(En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Araçá-rosa en la portugala Vikipedio. )