Pterocles estas genro de birdoj de la familio de pterokledoj. Ĝi inkludas ĉiujn speciojn de la familio escepte la du speciojn de centra Azio de la genro Syrrhaptes

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pterokloj
Pteroklo (Pterocles indicus)
Pteroklo (Pterocles indicus)
Senegala stepkoko Pterocles senegallus
Senegala stepkoko
Pterocles senegallus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pterokloformaj Pteroclidiformes
Familio: Pterokledoj Pteroclididae
Genro: Pterocles
Temminck, 1815
specioj

vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj pterokloj havas etajn, kolombecajn kapon kaj kolon, sed tre fortikajn korpojn. Ili havas longajn pintajn flugilojn kaj foje voston. Ties kruroj estas plumokovritaj ĝis la fingroj, sed malkiel la du specioj Syrrhaptes, la fingroj ne estas plumokovritaj.

La specioj de la genro Pterocles havas rektan rapidan flugon kaj per tiu aroj flugas al akvejoj mateniĝe kaj ĉefe krepuske. La masklo alportas akvon al la idaro en sia ventra plumaro kaj por faciligi ties trinkadon kelkaj specioj montras brustajn striojn aŭ separigojn inter brusto kaj ventro por indiki la lokon kie estas la akvo.

La ino demetas du aŭ tri ovojn rekte surgrunde. Ili estas sablokoloraj aŭ verdecaj kun kamuflugaj markoj. Ĉiuj specioj estas loĝantaj kaj nemigrantaj.

Specioj en taksonomia ordo redakti

Eksteraj ligiloj redakti