Puĉo en Hispanio en 1981

La malsukcesa puĉo de la 23a de februaro de 1981 en Hispanio, konata ankaŭ kiel 23-F, estis klopodo de puĉo fare de kelkaj militestroj, el kio plej reprezenta epizodo estis atako kaj kidnapo de la Congreso de los Diputados (Hispana Parlamento) fare de nombra grupo de civilgvardioj je kies regado estis la vickolonelo de la Guardia Civil Antonio Tejero, dum voĉdonado de la deputitoj al la kandidato al la Prezidanteco de la Registaro, Leopoldo Calvo-Sotelo, de la UCD.

Puĉo en la Congreso de los Diputados.

Tiu puĉo de 1981 rilatas al eventoj okazintaj dum la Hispana Transiro al Demokratio. Kvar faktoroj malfaciligas la funkciadon de la registaro de UCD nome: la problemoj devenaj el la ekonomia krizo, la nova organizado teritoria de la Ŝtato kun atribuoj al la regionaj registaroj, la terorista agado fare ĉefe de ETA kaj la rezisto de iaj sektoroj de la Armeo akcepti demokratian sistemon.

La kidnapo de la deputitoj (la tuta registaro) celis krei povovakuon, kiu estus plenigita de alia instanco ankoraŭ ne bone konata, sed sendepende de la tiamaj demokratiaj instancoj. La tuta lando vidis per televido kiel la vickolonelo de la Guardia Civil Antonio Tejero interrompis voĉdonadon de la deputitoj al la kandidato al la Prezidanteco de la Registaro, nome Leopoldo Calvo-Sotelo, ordonis halton de ĉiu faraĵo ("¡Quieto todo el mundo!") kaj ordonis ke ĉiu ĉeestanto iru surplanken; maljuna generalo (lia superulo) baraktis kontraŭ li kaj Tejero pafis kontraŭ la tegmento, dum jam preskaŭ ĉiu iris surplanken.

La tutan nokton la deputitoj restis arestitaj, dum en Valencio puĉista militestro Milans del Bosch metis tankojn surstrate. La alia konata puĉista militestro Armada klopodis ekstere organizi novan registaron, dum la Reĝo Juan Carlos la 1-a parolis per televido kondamnante la puĉon. Matene la puĉistoj kapitulacis.

Bibliografio redakti

  • Cacho, Jesús. El negocio de la libertad. 1999. ISBN 84-930481-9-4.
  • Busquets, Julio; Aguilar, Miguel A.; Puche, Ignacio. El golpe: anatomía y claves del asalto al congreso. 1981 (escrito pocos días después del golpe).
  • Medina, Francisco. 23F, la verdad. 2006 (Post 25 jaroj).
  • Segura, Santiago y Merino, Julio. Jaque al Rey. Los “enigmas” y las “incongruencias” del 23-F ... dos años después. Barcelona: Planeta, 1983. ISBN 84-320-5692-8. (enkonduko de Jaime Milans del Bosch.