La Puaiohi, PuaiohioKaŭaia miadesto ((Myadestes palmeri) estas rara specio de kantobirdo de la familio de Turdedoj, kiu estas endemia de la insulo de Havajo nome Kauaio. Ĝi estas tre proksime rilata al la aliaj kvar endemiaj turdoj de Havajo, nome la Kamao, la Olomao, la Omao, kaj la Oahua miadesto. Ĝi estis unuafoje kolektita de Henry Palmer en 1891 ĉe Halemanu ĉe la enirejo al la Ŝtata Parko Kokee.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Puaiohi
Puaiohi
Puaiohi
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Myadestes
Specio: M. palmeri'
Myadestes palmeri'
(Rothschild, 1893)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Estas grizbrunaj supraj partoj kaj helgrizaj brusto kaj ventro sube. Tiu birdo havas nigran bekon kaj rozkolorajn piedojn. Rimarkindas blanka okulringo kiu helpas distingi tiun birdon el aliaj turdoj de Havajo. Maskloj kaj inoj estas ege similaj laŭ aspekto. Junuloj montras bildon transire el punktita blankece supre al laŭstria grizbruna sube.[2]

Distribuado kaj vivejo redakti

Historie tiu pacifika specio estis konsiderata rara,[3] kaj loĝas arbarajn ravinojn super 1050 m. Puaiohi estas limigitaj al centraj kaj sudaj partoj de la Rezervejo Alakai.[4] 75 % de la reprodukta populacio loĝas en nur 10 km² de arbaro.

Dieto kaj kutimaro redakti

For de la reprodukta sezono plej parto (82 %) de al dieto estas frukto kaj beroj, dum la resto estas insektoj kaj aliaj senvertebruloj.[5] Grava manĝoresurso estas fruktoj de la indiĝenaj Cheirodendron trigynum), la lapalapa (Cheirodendron platyphyllum), la ohiaha (Syzygium sandwicensis) kaj la kanavao (Broussaisia arguta). En la reprodukta sezono, ĉirkaŭ duono de la dieto estas senvertebruloj.[6]

La kanto estas varia, konsista de simpla tintilo al kompleksa spirbruo, kaj altatona ĉirpado priskribita kiel krakado pli ol metala rado necesa je lubrikado.[7] Maskloj povas kanti la tutan jaron, sed plej ofte proksime de la reprodukta sezono, kaj ĉefe aprile al maje.[4] Oni nestumas ekde marto ĝis meza septembro. Oni konstruas nestojn en kavaĵoj aŭ kornicoj de klifoj, kaŝitaj per muskoj kaj filikoj,[8] sed ili uzas ankaŭ arbokavaĵoj.[9] Nur inoj konstruas nestojn, kio daŭras ĝis 7 tagoj.[6] Ankaŭ nur ŝi kovas la ovojn kaj manĝigas la nestidojn. La 2 kutimaj ovoj estas grizecverdaj al verdecbluaj kun neregulaj ruĝecbrunaj makuletoj.[1] Eloviĝo okazas post 13–15 tagoj. Post elnestiĝo maskloj iĝas ĉefaj manĝigantoj de la idoj, dum la ino klopodas duan ovodemetadon.[6] Inoj ankaŭ klopodas renestumi se la unua klopodo malsukcesas.

Statuso kaj protektado redakti

Laŭ ĵusa informo, populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 200-300 birdoj, kaj restis iom stabila ekde 1973, kvankam studo publikita en 1986 ĉirkaŭkalkulis populacion de ĉirkaŭ 100-125 birdoj.[9] La populacio de Puaiohi estas vundebla pro sekeco, uraganoj kaj mamulpredado de kaj ovoj kaj idoj. Oni montris ankaŭ ke Birda malario atakas ankaŭ multajn tiujn birdojn, sed kelkaj birdoj montris iom da rezisto. (C. Atkinson, USGS, sendata). Ankaŭ sovaĝigita gregaro (porkoj kaj kaproj) negative malbonigis la populaciojn de tiu birdo per degrado de la biotopo, kiel konkurenco de multaj entrudaj plantoj kaj animaloj. La Puaihoi estis aldonita al la Usona Listo de Endanĝeritaj Specioj la 11an de marto 1967.[10] En 1995 oni starigis reproduktan programon en kaptiveco.[11]. Kelkaj birdoj el tiu progamo estas nun reenmetitaj en la Rezervejo Alakai por pligrandigeti la naturan populacion.[12]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Berger, Andrew J.. (1983) Hawaiian Birdlife, 2nd ed.. Honolulu: University Press of Hawaii, p. 98. ISBN 0-8248-0742-1. Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Berger" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  2. Collar, N. J. (2005). Puaiohi (Myadestes palmeri). Pp 628-629 in: del Hoyo, J., Elliott, A. & Christie, D. A. eds. (2005). Handbook of the Birds of the World. Vol. 10. Cuckoo-shrikes to Thrushes. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-72-5
  3. Perkins, R. C. L. (1903). Vertebrata. pp. 365-466 in D. Sharp. (editor) Fauna Hawaiiensis. Vol. 1, part IV. The University Press, Cambridge, U.K.
  4. 4,0 4,1 U.S. Fish and Wildlife Service, Reg. 1 Draft Revised Recovery Plan for Hawaiian Forest Birds, pg 36 (PDF). Alirita 2008-08-01. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-27. Alirita 2009-09-08.
  5. Richardson and Bowles, F. an J. (1961). “Records of the rare forest birds of Kauai, Hawaii”, Condor 63, p. pp 179–180. 
  6. 6,0 6,1 6,2 U.S. Fish and Wildlife Service, Reg. 1 Draft Revised Recovery Plan for Hawaiian Forest Birds, pg. 37 (PDF). Alirita 2008-08-01. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-27. Alirita 2009-09-08.
  7. Pratt, H.D.. (1979) A systematic analysis of the endemic avifauna of the Hawaiian Islands, PhD thesis, Louisiana State University, Baton Rouge.
  8. Kepler and Kepler, C.B. and A.K. (1983). “A first record of the nest and chicks of the small Kauai thrush”, Condor 85, p. pp 497–499. doi:10.2307/1367996. 
  9. 9,0 9,1 Snetsinger et al. (1999). Puaiohi (Myadestes palmeri). In The Birds of North America, No. 461 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.
  10. U.S. Fish and Wildlife Service. Puaiohi-Species Profile. Alirita 2008-08-01.[rompita ligilo]
  11. . Measuring Success:Lessons Learned from the Puiaohi (Myadestes palmeri). Arkivita el la originalo je 2011-07-23. Alirita July 31 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-23. Alirita 2009-09-08.
  12. Birdlife International. Puaiohi-Birdlife Species Factsheet. Alirita 2008-08-01.[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj redakti