Publika internacia juro

La publika internacia juro, latine ius gentiumangle international law, estas la aro de la reguloj, kiuj koncernas la rilatojn inter sendependaj estaĵoj kadre de la Internacia Socio, inkl. de la suverenaj ŝtatoj.

La plimulto el tiuj reguloj baziĝas sur diplomatiaj interkonsentoj, traktatoj aŭ kutimoj.

Ekzistas internaciaj tribunaloj, kiel ekz. la Internacia Kortumo (la arbitracia organo de UNO), kaj la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj (la organo de Konsilio de Eŭropo).

La malforto de tiu juro kuŝas en tio, ke ĝi ne havas sankcion. La ŝtatoj spontane submetas sin al ĝi, sed okaze de konflikto nur al la venkinto oni povos apliki punon. Tial doktrinaj aŭtoroj opinias, ke la publika internacia juro ne vere estas juro.

Tradicie kontrastas la publika internacia juro kun la privata internacia juro.

Vidu ankaŭ redakti