Publilius Syrus estis romia poeto kaj verkinto de simplaj etteatraĵoj, t.n. mimi (mimaĵoj).

Publilius Syrus
Persona informo
Naskonomo Publilius Syrus
Naskiĝo
en Nusaybin
Morto
Lingvoj latina
Ŝtataneco Roma regno
Okupo
Okupo verkistodramaturgo • poeto • filozofoaktoro
vdr

Venigite en la 1-a jarcento a.K. el Sirio kiel sklavo (verŝajne dum knabaj jaroj) el Antioĥio Romon li liberigitis fare de sia posedanto Publilius. Tiujn informojn transdonis almenaŭ Plinio la Maljuna.

Agado redakti

Publilius Syrus mem aktoris kaj famis pro bonegaj improviztalento. Dum konkurso kontraŭ la kavaliro Decimus Laberius en la 46-a jaro aljuĝis al li la unuan premion Julio Cezaro mem.

Krom lia nomo konserviĝis kelkaj fragmentoj kaj la verko Sententiae kiuj ŝatatis dum Mezepoko. Temas pri antologio de etaj versaĵaroj el liaj verkoj en alfabeto sinsekvo, kvazaŭ admonaj aforismoj pri la ĉiutaga vivo.

Eldonoj redakti

  • Hermann Beckby (eldonis kaj tradukis): Die Sprüche des Publilius Syrus. Lateinisch - Deutsch (=Sammlung Tusculum). München 1969.
  • Otto Friedrich (eld.): Publilii Syri mimi Sententiae. Olms, Hildesheim 1964 (represitaĵo de la berlina eldono de 1880).
  • J. Wight Duff, Arnold M. Duff (tradukis): Minor Latin Poets. (=Loeb Classical Library), vol. 1, Cambridge (MA) 1934 (dulingva eldono)
  • Wilhelm Meyer (eld.): Publilii Syri mimi Sententiae. Teubner, Leipzig 1880 (Digitalisat).

Literaturo redakti

  • Otto Skutsch: "Publilius 28". Ĉe: Paulys Realencyclopädie der classischen Altertumswissenschaft (RE), volumo XXIII,2, Stuttgart 1959, kolonoj 1920–1928.

Eksteraj ligiloj redakti