Pudo

rusa mezurunuo; 16,38 kg

Pudo[1] (ruse пуд, pud [put]; ukraine пуд [pud]; beloruse пуд) estas rusa mezurunuo de maso, uzita en la Rusia Imperio. Ĝi egalas proksimume 16,38 kilogramojn.

Fera globhaltero de unu pudo, markita kiel 16 kilogramoj

En la rusa sistemo de mezurunuoj, unu pudo egalas 40 (rusajn) funtojn.

Historio redakti

La pudo estas unue trovebla en la dokumentoj de la 12-a jarcento. Etimologie, la vorto devenas de la anglosaksa vorto pund, kiu devenas de la latina pondus (pezo, funto).

En 1899, en la Rusia Imperio, la pudo estis norme difinita kiel 16,38 kilogramoj. Post la Rusa Revolucio, Sovetio abolis la pundon kune kun la aliaj tradiciaj mezurunuoj en 1924. En la novelo «La Hejmo de Matrjona» (ruse Матрёнин двор), verkita en 1959, Aleksandr Solĵenicin mencias ke kamparanoj ankoraŭ uzadis la mezurunuon.

Nuntempe, en Rusio, globhalteroj ankoraŭ pezas laŭ entjeraj (aŭ entjerduonaj) obloj de pudo (16 kilogramoj), kaj oni priskribas tiujn tiel, ekz. «globhaltero de unu pudo kaj duono» (ruse полуторапудовая гиря, polutorapudovaja girja).

Referencoj redakti