Pueblo-indianojpueblo-kulturo nomatas tiuj el la indianaj popoloj de Norda Ameriko, kiuj loĝas en puebloj.

32 000kristanismoanimismo
Pueblo-indianoj
izolita homa grupo • etno
Indianoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Keresan • angla lingvo
Religio
vdr
Situo de la puebloj kaj najbaraj indianaj rezervejoj en Nov-Meksiko

Al la pueblo-kulturo apartenas la anoj de la indianaj popoloj hopioj (Hopi), Keres, Acoma, Tano, zunjioj (Zuñi) kaj iliaj antaŭuloj de la Prapuebla kulturo.

Iuj centroj de la pueblo-kulturo estas (la nacia parko) Mesa Verde en Kolorado, la (kultura nacia historia parko) Kanjono Ĉako en Nov-Meksiko kaj la (nacia monumento) Kanjono de Ĉeli en Arizono.

Lingvoj kaj regiono redakti

 
domoj el tradiciaj brikoj de la popolo Acoma

La pueblo-indianoj vivas en la nordo de Meksiko kaj en la nuntempaj ŝtatoj Arizono kaj Nov-Meksiko de Usono, sur la Kolorado-altebenaĵo kaj borde de la rivero Rio Grande kaj siaj alfluaj riveroj. Dum la 16-a jarcento en proksimume 90 loĝlokoj vivis pli ol 40.000 homoj. Nuntempe nur 30 lokoj ankoraŭ estas loĝataj.

La pueblo-indianoj parolas plurajn diversajn lingvojn. La plej granda lingvaro nomatas Tano aŭ "tanoa lingvaro" kaj apartenas al la kioŭa-tanoa lingvaro. La tanoa lingvaro konsistas el tri precipaj lingvoj, la tiŭa, teŭa kaj toŭa. La tiŭa paroliĝas fare de la loĝantoj de la puebloj Taos, Picuris, Sandia kaj Isleta. La teŭa estas la lingvo de la puebloj Nambe, Pojoaque, San Ildefonso, San Juan, Santa Clara kaj Tesuque. Jemez estas la sola pueblo, en kiu nuntempe ankoraŭ parolatas la toŭa lingvo. Plia lingvaro nomatas Keres respektive "keresa lingvaro". Inter la Tano-parolantoj borde de la Rio Grande kaj siaj alfluaj riveroj dise situas la Keres-loĝlokoj Cochiti, Santo Domingo, San Felipe, Santa Ana kaj Zia, pli okcidente ankaŭ Laguna kaj Acoma. Ankoraŭ pli okcidente situas la pueblo Zuñi, kies loĝantoj, la zunjioj, parolas samnoman lingvon. La zunjia lingvo apartenas al la penuta lingvaro kaj ne parencas al iu ajn alia lingvo de la sudokcidento de Usono, ĉar la aliaj parolantoj de la penuta lingvaro vivas en Kalifornio. En la nordo de Arizono, sur tri tablomontoj de la Kolorado-altebenaĵo, vivas la hopioj, kiuj lingve apartenas al la ŝoŝona branĉo de la jut-azteka lingvaro.

Laŭ la situo de la loĝlokoj la pueblo-indianoj divideblas en du grupojn. La "orientaj pueblo-indianoj" (parolantoj de la tanoa kaj keresa lingvaroj) vivas borde de la rivero Rio Grande del Norte kaj ties alfluaj riveroj. Ili pro la riveroj havas konstantan akvofonton, kiu permesas akvuman agrikulturon. La "okcidentaj pueblo-indianoj" (hopioj, zunjioj, Acoma kaj Laguna) manke de konstanta akvoprovizo devas elturniĝi per agrikulturo sen regula akvumo.

Famuloj redakti

En decembro 2020 la novelektita prezidanto de Usono, Joe Biden, nomumis kiel ministron pri enlandaj aferoj Deb Haaland, filinon de norvegdevena patro kaj indiana patrino. Ŝi estas oficiale listigita, kiel membro de la pueblo-indianoj.