Puidoux

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Puidoux (stacidomo).

Puidoux, svisa komunumo en la Kantono Vaŭdo, ĉ. 14 km oriente de Laŭzano, kaj 8 km nord-okcidente de Vevey, situas en la Vitejo de Lavaux. Ĝia kulmino estas sur la deklivoj de monto Pélerin je alteco de 990 m kaj ĝi etendiĝas ĝis la Lago Lemano.

Puidoux
Blazono de Puidoux
Blazono de Puidoux
Blazono de Puidoux
Trajnhaltejo Moreillon
Trajnhaltejo Moreillon
Trajnhaltejo Moreillon
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Lavaux-Oron
Koordinatoj  46° 30′ 00″ N 06° 47′ 00″ O / 46.50000 °N, 6.78333 °O / 46.50000; 6.78333 (mapo)Koordinatoj: 46° 30′ 00″ N 06° 47′ 00″ O / 46.50000 °N, 6.78333 °O / 46.50000; 6.78333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2 459 (2007)
Areo 38,14 km²
Alteco 662 m super marnivelo
Poŝtkodo 1070
Komunumkodo 5607
Mapo de Puidoux
Mapo de Puidoux
Mapo de Puidoux
vdr

Sur ĝia teritorio estas la Lago de Bret (je aleco de 674 m) kaj fluas rivero "Le Forestay", kiu fontas inter la vilaĝoj "Lôche" , "Chez Berthoud" kaj "Drugé"; antaŭ traflui Chebres kaj sin ĵeti en Lemanon apud Rivaz.

La komunumo entenas multajn vilaĝojn kaj vilaĝetojn: Treytorrens, le Toleveau, Les Condémines, Vuentron, La Croix, Goay, Publoz, Vers la Chapelle, Lôche, Chez Berthoud, Drugé, Cremières Crêt-Bérard, Moreillon ...

La najbaraj komunumoj estas :

Okcidente: Epesses kaj Forel (Lavaux);
Norde: Les Tavernes, Les Thioleyres, kaj, en kantono Friburgo: Granges (Veveyse);
Oriente, en kantono Vaŭdo: Chardonne;
Sud oriente: Saint-Saphorin (Lavaux), Chexbres kaj Rivaz.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti