La pujuma popolo (alilingve nomata Panapanayam, Pelam, Pilam, Piuma, Pyuma[1]; ĉine 卑南, pinjine: Bēinán) estas indiĝena popolo kiu apartenas al la aborigenoj de Tajvano. Ili ĉefe loĝas en la ebenaĵoj de la suda distrikto Taidong.[2] Nun ili spertas grandan premon al ĉinigo rezulte de kio la lingvo de la pujumanoj malrapide estas anstataŭigata de la ĉina[1]. Estas ĉirkaŭ 10 000 pujumanoj[3].

Pujuma popolo
etno
Aborigenoj de Tajvano
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
卑南 - Pujumanoj

Tradicie, la pujumanoj loĝis en grandaj komunumoj de kelkcentoj da homoj havante endogamian karakteristikon[1]. La popolo havas patrinlinian strukturon. Ili kultivis taron, panicon kaj fabojn.[4] La vivo de la komunumoj koncentriĝis ĉirkaŭ la prapatroj, prezidata de ĉefpastro[5].

La indiĝena religio de la pujamanoj estis animismo, ŝamanismo. Oni kredis ke homo havas tri animojn, kiuj loĝas en la brakoj kaj la kapo. Kiam la animo, kiu forlasis la kapon, forlasis la korpon, ĝi estis mortanta[1]. Kun la tempo, la animismo kaj ŝamanismo pereis sub la influo de budismo kaj kristanismo[1].

Noto redakti

Tiu ĉi estas parta traduko de la pola vikipedia artikolo Puyana, prilabora historio.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 (en) James S. Olson: An Ethnohistorical Dictionary of China (Etnohistoria Vortaro de Ĉinio), Westport: Greenwood Press, 1998, pp 283-284.
  2. Taiwan Country Study Guide. T. 1: Strategic Information and Developments. Washington: International Study Publications, 2013, pp. 85-86.
  3. (en) Digital Museum of Taiwan Indigenous Peoples Arkivigite je 2019-11-15 per la retarkivo Wayback Machine (Cifereca Muzeo de Indiĝenaj Popoloj de Tajvano), alirite la 10an de novembro 2019.
  4. Taiwan Country Study Guide. T. 1: Strategic Information and Developments. Washington: International Study Publications, 2013, pp. 85-86.
  5. (en) Taiwan Country Study Guide. T. 1: Strategic Information and Developments. Washington: International Study Publications, 2013, pp. 85-86.