Pul-i Alam
urbo en la centra oriento de Afganio
Pul-i Alam (perse kaj paŝtoe پل علم, ankaŭ latinliterigita Pul-i Alam kun du interstrekoj kaj Pol-e Alam) estas urbo en la centra oriento de Afganio. La urbo estas la administra centro de la samnoma provinco Lugar. Pul-i Alam havas proksimume 108 000 loĝantojn, je granda parto paŝtooj, taĝikoj kaj iom da hazaroj.
Pul-i Alam | |||
---|---|---|---|
پل علم | |||
setlejo | |||
Administrado | |||
Lando | Afganio | ||
Provinco | provinco Lugar | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 108 000 | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 33° 59′ N, 69° 2′ O (mapo)33.98333333333369.033333333333Koordinatoj: 33° 59′ N, 69° 2′ O (mapo) | ||
Alto | 1 922 m [+] | ||
Horzono | UTC+4:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Puli Alam [+] | |||
La urbo situas proksimume 60 kilometrojn sude de la urbo Kabulo. Provinca rekonstrua teamo de la armeo de Ĉeĥio estas lokigita en la urbo.