Pulgar (Polekso, sed vidu sube ĉe Toponimio) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Pulgar
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montoj de Toledo
Poŝtkodo 45125
Politiko
Urbestro Rubén Calvo García
Demografio
Loĝantaro 1 700  (2011)
Loĝdenso 44,04 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 42′ N, 4° 9′ U (mapo)39.694722222222-4.1522222222222Koordinatoj: 39° 42′ N, 4° 9′ U (mapo) [+]
Alto 720 m [+]
Areo 38,60 km² (3 860 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Pulgar (Hispanio)
Pulgar (Hispanio)
DEC
Pulgar
Pulgar
Situo de Pulgar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pulgar (Toledo) [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Pulgar en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimia redakti

La termino "Pulgar" devenas el latina "pollicaris", kaj povas signifi ĉu "la parton de la vitobranĉo kun du aŭ tri burĝonoj kiu oni lasas ĉe la vitoj post pritondado por ke en ĝi aperos branĉoj". Tute ne rilatas al sama hispana vorto por polekso.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Pulgareño. La censita populacio en 2011 estis de 1.700 loĝantoj kaj la denseco estas de 44,04 loĝ/km².

Situo redakti

Pulgar estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 720 m; je 25 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 38.60 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°41′41″ N 4°9′8″ Ok.

Limas kun la municipaj teritorioj de Noez, Mazarambroz, Las Ventas con Peña Aguilera, Cuerva kaj Totanés, ĉiuj de la provinco Toledo.

Historio redakti

En la 12a jarcento ĝi estis domaro situanta en la komarko nome La Sisla de Toledo.

En 1243, la Arkiepiskopo de Toledo ŝanĝis al la reĝo Ferdinando la 3-a (Kastilio) inter aliaj lokoj Pulgar por Baeza kaj Añover de Tajo. Post tri jaroj la reĝo vendis ĝin al la urbo de Toledo kun aliaj municipoj de la komarko.

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj same ĉe Pulgar kun 1,607 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Pulgar oni falis al 1,159, sed danke al efiko alvoka el proksima ĉefurbo, la populacio stabiliĝis laŭlonge de la tuta resto de la jarcento kaj malrapide ekkreskis nur en la 1980-aj jaroj, post kiam Toledo iĝis regiona ĉefurbo; el tiam al la nunaj 1,700 ĝi kreskis eĉ super la atingita pinto.

Ekde la 1980-aj jaroj (Hispana transiro al demokratio) la urbestroj estis ĉiam al la maldekstra partio socialista PSOE, escepte la unua kiu estis sendependa. Fakte dum 20 jaroj estis ĉiam la sama urbestro nome Gustavo Martín.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj pro proksimeco de ĉefurbo Toledo.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti