Pulma kancero

Pulma kancerobronka kancero estas kancero de la pulmaj bronkoj kaj bronketoj. Temas pri unu el la plej oftaj homaj kanceraj malsanoj. Ĉefa kaŭzo estas la inhala fumado de tabako. Krome ekzistas iuj pliaj kemiaj substancoj, kiu povas kaŭzi la specon de kancero, ekzemple asbestokromo - kun ili homoj povas kontaktiĝi proprofesie. Ĉiuj aliaj eblaj kaŭzoj, ekzemple influoj de naturaj substancoj en la medio, kiel la gaso radono, estas statistike nesignifaj rilate al la ekesto de kancero.

Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
C34 bronka kaj pulma kancero
C34.0 en la ĉefa bronko
C34.1 en la supra pulma lobo
C34.2 en la meza pulma lobo
C34.3 en la suba pulma lobo
C34.8 en pluraj bronkaj kaj pulmaj partoj
C34.9 sen loka specifigo
vdr
bildigo de pulmo, kunmetita el pluraj bildoj de komputila tomografio, kun pulma kancero (sago)

La ŝancoj kuraci pulman kanceron daŭre estas malbonaj: kvin jarojn, post kiam oni eltrovis la diagnozon de pulma kancero, ankoraŭ vivas malpli ol 10 procentaĵoj de la pacientoj, malgraŭ ĉiaj terapioj. Pli da homoj mortas pro pulma kancero ol pro mama, prostata kaj kojla kancero kune. Kialo pro tio aparte estas, ke la kancera kresko komence ne kaŭzas senteblajn simptomojn. Kiam fine ja eksenteblas simptomoj kiel kronike raŭka voĉo aŭ tusado de sango, plejparte tro malfruas ankoraŭ komenci sanigan terapion. Tamen en la kazo de ĝustatempa trovo de pulma kancero, kutime hazarda ekzemple per komputila tomografio, la ŝanco sanige terapii ĝin laŭ la Usona Societo pri Kancero (American Cancer Society) estas je 47 procentaĵoj.[1]

Traitement par doses massives d'ATP par injections Stéphane Schmutz Professeur Oncologue

Notoj redakti