La pulpaj magazinoj (aŭ mallongige pulpoj) estis, dum la unua duono de la 20-a jarcento en Usono, malmultekostaj revuoj, aperigante novelojn aŭ mallongajn romanojn, celante popolan legantaron.

Weird Tales estas unu el plej konataj "pulpoj" pri hororo kaj fantasto

Pliofte monate eldonataj, tiuj revuoj aperigis rakontojn de krimliteraturo, amo, aventuro, kaj ĉefe hororo, fantasto, sciencfikcio...

Ilia nomo (el la angla Pulp magazines) venas de la fakto, ke ili estis presitaj sur malbonkvalita papero el kruda pulpo de ligno, permesante malaltan prezon: ĝenerale 10 ĝis 25 cendoj.

La pulpaj magazinoj estis ankaŭ famaj pro siaj multkoloraj kovriloj, kun okulaltiraj bildoj (ĝenerale, knabinoj malmulte vestitaj, kiujn muskolaj junaj viroj klopodas savi el iu horora danĝero).

Preskaŭ ĉiuj usonaj sciencfikciaj verkistoj de la unua duono de la 20-a jarcento komence aperigis siajn verkojn en pulpaj magazinoj, kaj multe da nun famaj sciencfikciaj romanoj aperis sub formo de felietono en tiaj magazinoj.

Malgraŭ siaj popularaj prosperoj, la pulpoj velkis en la 1950-aj jaroj pro la konkurenco de la bildliteraturo kaj de la televido, kaj pro la plialtiĝo de la prezo de la papero.

Kelkaj pulpoj redakti

Aventuro kaj krimromano redakti

  • The Popular Magazine
  • Black Mask
  • Flynn's Detective Fiction
  • The Phantom Detective

Fantasto kaj sciencfikcio redakti

  • Argosy
  • Astounding Stories
  • Amazing Stories
  • Weird Tales
  • Planet Stories
  • Wonder Stories
  • Unknown
  • Famous Fantastic Mysteries
  • Startling Stories
  • Thrilling Wonder Stories
  • Fantastic Adventures

Eksteraj ligiloj redakti