Pumelo estas komerca nomo de diversaj kultivaroj de citruso (Citrus), kies pampelmusa heredaparto estas pli granda ol tiu de grapfrukto. La frukto ekestis ĉ. la jaro 1970 en Israelo pere de kruciĝo de pampelmusujo (Citrus maxima, sin.C. grandis) kaj grapfruktujo (Citrus paradisi).[1] Ĝi estis kultivata en Israelo kaj Sudafriko.[2] la angla pomelo, pummelo aŭ shaddock signifas pampelmuso, en la franca pampelmousse signifas grapfrukto aŭ pampelmuso. En la hispana kaj en la portugala pomelo staras por grapfrukto kaj toranja (toranĵa) por pampelmuso kaj por pumelo. En la Proksima Oriento , precipe en Levantenio, la frukto ankaŭ estas konata sub la nomoj BomaliPomaly (arabe بومَلي).

Pumelo
Pumeloj.

Priskribo redakti

Pumelo similas al pampelmuso. La frukto estas ofte iom pirforma, pezas 500 ĝis 2000 g kaj havas diametron de 15 ĝis 25 cm.[3] Sub la blank-flava ĝis verdeca surfaco estas relative dika, blanka, spongeca tavolo. La fruktkarno estas helflava ĝis rozkolora kaj havas acidetan-dolĉan kaj sukan guston. La frukto estas dividita en segmentoj, kiuj estas ĉirkaŭataj de forta membrano. La meza akso estas kava.

Enhavo-substancoj redakti

100 g de pumela fruktkarno havas energivaloron de 25 ĝis 50 Kcal. kaj enhavas 0,5 gramon da graso kaj proteino[2], 1 g da fibroj kaj 41 mg da vitamino C[3].

Same kiel grapfrukto ankaŭ pumelo enhavas naringinon,[2] kiu influas la efikon de kelkaj medikamentoj.

Utiligado redakti

Pumeloj estas manĝeblaj freŝe. Eblas ankaŭ fari sukon, ĉatnioj aŭ marmeladon. La amaraj ŝelo kaj segmentmembranoj ne estas manĝataj.

Historio redakti

 
Ekesto de pumelo pere de plurfoja kruciĝo de mandarino kaj pampelmuso

Pumelo estas la rezulto de plurfoja kruciĝo de mandarinujo kaj pampelmusujo. Oranĝo estas la rezulto de la unua kruciĝo de mandarinujo (Citrus reticulata) kaj pampelmusujo (Citrus maxima. sin C grandis).[4] Pere de naturaj kruciĝo ekestis unue grapfrukto (Citrus paradisi x C. maxima) kaj post aliaj pumeloj venis pere homlaboro .[4] Ĉe grapfrukto dominas la amara gusto de pampelmuso, sed oranĝo kaj pampelmuso gustas fruktece.

Referencoj redakti

  1. Fruchtlexikon bei univeg.de. Arkivita el la originalo je 2014-05-22. Alirita 2014-05-22.
  2. 2,0 2,1 2,2 Küchenlexikon bei huettenhilfe.de[rompita ligilo]
  3. 3,0 3,1 china-pomelo.de. Arkivita el la originalo je 2010-03-01. Alirita 2014-05-22.
  4. 4,0 4,1 E. Nicolosi et al.: Citrus phylogeny and genetic origin of important species as investigated by molecular markers. In: Theoretical and Applied Genetics. Berlin 100, 8, 2004, S. 1155-1166. ISSN 0040-5752