La Pummerin estas sonorilo, pendanta ekde 1957 en malgranda norda turo de la Stefana Katedralo en Vieno. Ĝi estis gisita en 1951 en Sankto Floriano ĉe Linz kaj pezas 20.130 kg (sen armaturoj) kaj havas diametron de 314 cm, tiel ĝi estas la plej granda sonorilo de Aŭstrio, la dua plej granda en okcidenta kaj Mez-Eŭropo kaj dismonde la tria plej granda libera svinganta uzebla sonorilo en preĝeja turo. Ĝi estas sonorigita tradicie ĉe jarŝanĝo, gravaj eventoj.

Pummerin

La antaŭulo de la sonorilo estis gisota el turkaj kanonoj de la dua viena turka sieĝo de 1783, pendis de 1711 ĝis 1945 en la granda suda turo (malnova Pummerin), pezinte ĉ. 22.512 kg, havinte diametron de 320 cm. Ĝi grundofalis kaj disiĝis la 12-an de aprilo de 1945 dum la dua mondmilito, pro forbrulo de la ligna sonoril-tenilo. Oni uzis ankaŭ la disigitajn pecojn de la malnova sonorilo (16.592 kg), partojn de aliaj sonoriloj de la Stefana katedralo (7.130 kg) kaj materialon de la sonorila pretigejo (1.400 kg, entute 25.122 kg) por gisado de la nova sonorilo.

La nova sonmorilo havas la entenon 80,6 procento da kupro, 18,4 da stano kaj 1 procento da aliaj metaloj.