La pumo [1] (Puma concolor) estas specio el la familio de la Felisedoj. Ĝi vivas en tuta Sudameriko. Kaŭze de la homo, ĝi estas ekstermita en la orienta kaj centra partoj de Nordameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pumo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnomanĝuloj Carnivora
Familio: Felisedoj Felidae
Subfamilio: Felinenoj Felinae
Genro: Puma
Jardine, 1834
Specio: P. concolor
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Tiu nearktisa kaj neotropisa] specio troviĝas i.a. en jenaj ekoregionoj : la arbaroj de norda-centra Rokmontaro, la Arida Ĉako, Cerado, la Humida Ĉako, la kaskad-montaraj leaj arbaroj, la koloradiaj rokmontaraj arbaroj, la Monte-Arbedaro, la napaj humidaj arbaroj, la paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj, la Patagona Stepo, la sud-andaj jungaoj kaj la talamankaj montaraj arbaroj.

Subspecioj redakti

Ĝis la malfruaj 1990-aj jaroj, 32 subspecioj de la pumo estis konataj. Sekvante ampleksan sciencan kaj genetikan esploradon, pumoj estis rekategoriitaj en nur 6 subspeciojn :

  • Argentina pumo ( Puma concolor cabrerae)
  • Kostarika pumo ( Puma concolor costaricensis)
  • Orienta sudamerika pumo ( Puma concolor anthonyi)
  • Nordamerika pumo ( Puma concolor couguar)
  • Norda sudamerika pumo ( Puma concolor concolor)
  • Sudamerika pumo ( Puma concolor puma)
  • Florida pumo (Puma concolor coryi) - laŭ kelkaj klasifikoj apartenas al la nordamerika subspecio .

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 937

Eksteraj ligiloj redakti

IUCN Arkivigite je 2007-05-17 per la retarkivo Wayback Machine