Puna Pau estas minejo en la malgranda kratero, troviĝanta rande de la vilaĝo Hanga Roa, sudokcidente de Paskinsulo kaj samtempe nomo de unu el la sep partoj de Nacia parko Rapa Nui.

Hispanlingva broŝuro pri Puna Pau, kun fotografaĵo de la kratero Puna Pau

Puna Pau estis la unusola fonto de ruĝa vulkana fandorestaĵo sur Paskinsulo, kiu servis por produktado de pukaoj, kiuj estis metataj surkapen de kelkaj moai-statuoj. Krom tio la fandorestaĵo estis utiligita ekzemple por kreo de specifa statuo Tukuturi, troviĝanta proksime al Rano Raraku. En la materialo el Puna Pau troviĝas ankaŭ kelkaj petroglifoj.

Eksteraj ligiloj redakti