Bonvolu atenti, ke la vorto puniko ankaŭ priskribas malgrandan genron de frukto-portantaj deciduaj arbustoj kaj arbetoj. Ĝia plej bone konata specio estas la granatujo.

La vorto punikoj estas la esperanta formo de la latina vorto poeni kaj priskribas la ŝemidajn fenicojn de norda Afriko ĉirkaŭ la urboŝtato Kartago. La nomigo do ne venas de la punikoj mem, kiuj en la fenica lingvo nomis sin qanai ("komercistoj"), sed de la latine parolantaj civitanoj de la Romia Imperio.

Punikoj
historia etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Ĝis la mezo de la 3-a jarcento antaŭ Kristo la Punika Imperio estis forta mararmea kaj komerca potenco kontrolanta la regionon de la okcidenta Mediteranea Maro. Tio ŝanĝiĝis dum la tri Punikaj Militoj: En ĉiuj tri militoj, kies unua komenciĝis dum la jaro 264 kaj kies lasta finiĝis dum la jaro 146 antaŭ Kristo, la urboŝtato Kartago interbatalis kun la kompare juna Romia Imperio, kiu de la ŝtata ĝermo en la urbo Romo ĵus konkeris la italan duoninsulon kaj nun celis agrese plu ekspansii.

Kvankam Romio plurfoje estis tre proksima al malvenko, finfine ĝi venkis ambaŭ militojn, dum Kartago fine estis signife malfortiĝinta. Post la fina triumfo en la batalo de Zama dum la jaro 202 antaŭ Kristo la kartaga ŝtato estis politike rompita kaj ekhavis la statuson de vasaloŝtato de Romio. Tamen precipe la konservativaj romiaj politikistoj sub gvido de Marcus Porcius Cato la Maljuna "timis" la refortiĝon de la malamikego kaj tre favoris la lokajn nordafrikan rivalojn de la kartaganoj. Fine la romia armeo dum la Tria Punika Milito tute nuligis la urboŝtaton Kartago, konkeris la regionon kaj tie starigis la romian provincon Africa.

La hodiaŭaj loĝantoj de Tunizio kaj Malto grandparte estas posteuloj de la punikoj.

Vidu ankaŭ la artikolojn pri redakti