Punktismo

arta movado

Punktismo estas arta tekniko kiu konsistas en pentrado de verko pere de la uzado de malgrandaj punktetoj. Aperas por la unua fojo en 1869, estrite de la novimpresionisma pentristo Georges Seurat, al kiu sekvis artistoj kiel Henri-Edmond Cross kaj Vlaho Bukovac. Tiu proceduro konsistas en pentrado de punktoj de puraj koloroj anstataŭ penikaĵoj sur la tolo. Tiu estis la rezulto de la prikoloraj studoj faritaj de Georges Seurat (1859-1891), franca pentristo, kiu en 1884 alvenis al la divido de kolornuancoj per la pozicio de koloreroj kiuj, viditaj el ia distanco, kreas en la retino la deziratajn kombinojn.

Georges Seurat - La Parado (1889) - detalo montranta teĥnikon de punktismo

Famaj reprezentantoj redakti

Vidu ankaŭ redakti