Punta del Este (Orienta Pinto) estas urbo kaj distrejo en la Atlantika Marbordo de la Departemento Maldonado de sudorienta Urugvajo. Ĝi situantas en la kunigo de la ŝoseo 10 kun la ŝoseo 39, rekte sudoriente de la departamenta ĉefurbo Maldonado kaj je ĉirkaŭ 140 km oriente de Montevideo. Kvankam la urbo havas tutjaran populacion de ĉirkaŭ 9,280,[1] la somera turista eksplodo ofte plenigas la populacion al eksterordinara 450,000.[2]

Punta del Este
urbo
Administrado
Poŝtkodo 20100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 277  (2011) [+]
Loĝdenso 456 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 57′ S, 54° 56′ U (mapo)-34.955738532384-54.938115030105Koordinatoj: 34° 57′ S, 54° 56′ U (mapo) [+]
Alto 11 m [+]
Areo 20,35 km² (2 035 ha) [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
Punta del Este (Urugvajo)
Punta del Este (Urugvajo)
DEC
Punta del Este
Punta del Este
Situo de Punta del Este

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Punta del Este [+]
vdr
Haveno Punta del Este
Ruĝe en la mapo de Urugvajo kaj la municipo Punta del Este
Chiverta Ave. el Playa Brava al Playa Mansa. Insulo Gorriti.
La fingroj de Punta del Este.
Marleonoj de insulo Lobos.
Lumturo de Punta del Este
Panorama Punta Drone - 200510-0899-jikatu-Pano

Punta del Este estas ankaŭ la nomo de la municipo al kiu la urbo apartenas. Ĝi inkludas la jenajn du zonojn: Punta del Este kaj Península (duoninsulo).

Historio redakti

La unuaj eŭropanoj kiuj setlis ĉe kio estas nune Punta del Este estis hispanoj komence de la 16a jarcento. Tamen, la koloniigo de tiu areo fakte komencis ĉe Maldonado fine de la 18a jarcento fare de etendo de portugaloj. Punta del Este kaj ties ĉirkaŭoj (Maldonado kaj Punta Ballena ekzemple) fine de la 19a jarcento estis kilometroj de sablo kaj dunoj, sed en 1896 Antonio Lussich aĉetis 1800 hektarojn de neloĝata tereno, instalis tie botanikan ĝardenon and plantis arbojn kaj plantojn el la tuta mondo. Poste la arboj eketendiĝis de si mem, kaj nun la areo estas plenplena ĉefe el pinoj, eŭkaliptoj, akacioj kaj diversaj specioj de arbustoj.

La 5an de julio 1907, ĝi estis deklarita "Pueblo" (vilaĝo) per Leĝo 3.186.[3] Ties statuso supreniris al "Ciudad" (urbo) la 2an de julio 1957 per Leĝo Nº 12.397.[4]

Punta del Este gastigis Amerikan Pintokunvenon en 1967 partoprenita de la usona prezidento Lyndon Johnson. En septembro 1986, Punta del Este gastigis la komencon de la Urugvaja Rondo de negocado por internacia komerco. Tiuj negocado rezultis en kreado de la Monda Organizaĵo pri Komerco en 1994.

Klimato redakti

Punta del Este havas mildan kazon de oceana klimato (Cfb, laŭ la Klimata klasifiko de Köppen), kun agrablaj someroj kaj freŝaj vintroj. La precipitaĵo estas distribuata tra la tutan jaron, kun averaĝo de 1,010 mm. Plej varma monato, Januaro, havas averaĝan temperaturon de 21.7 °C, kaj la plej malvarma, Julio, havas averaĝon de 11.5 °C. La averaĝa jara temperaturo estas 16.6 °C.

Referencoj redakti

  1. Censos 2011 Cuadros Maldonado. INE (2012). Alirita 25a Aŭgusto 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-10. Alirita 2012-10-10.
  2. "Inauguraron obras de saneamiento para Maldonado y Punta del Este", El País Uruguay, 8a Oktobro 2012. Kontrolita 8a Oktobro 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-10. Alirita 2012-10-10.
  3. Statistics of urban localities (1963–2004) (PDF). INE (2012). Alirita 8a Septembro 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-11-13. Alirita 2012-10-10.
  4. LEY N° 12.397. República Oriental del Uruguay, Poder Legislativo (1957). Alirita 10a Julio 2011.