Punxsutawney estas urbeto kun 6.271 loĝantoj (stato: 2000) en Jefferson County, en usona federacia ŝtato Pensilvanio. La nomo Punxsutawney derivas el la delavera indiana esprimo "loko de la kuloj".

La unua setliĝo de blankuloj okazis en ĉ. 1790 sur areo de forlasita setlejo de amerikaj praloĝantoj.

La urbeto konatiĝis dismonde danke al kinofilmo Groundhog Day el 1993. La filmo okazas la 2-an de februaro, je la Marmota tago. La marmota tago allogas ĉiujare milojn de turistoj.

Oficiala paĝo redakti