Pupitro estas meblo kies supera parto havas deklivon, sur kiu oni metas libron, kajeron, por pli komforte legi aŭ skribi.

Ligna pupitro

La pupitro komence estis alta skribotablo, ĉe kiu oni laboris stare, skribis, kopiis kodeksojn dum la mezepoko. Verŝajne el ĝi evoluis la skribotablo. Laŭ Francisko Azorín pupitro estas Meblo, kies supraĵo estas pli malpli klinita por subteni adekvate legotan libron, pentrota paperon, k. c.[1] Li indikas etimologion el la latina pulpitum (pupitro). Kaj li aldonas la tipojn fiksa kaj turnebla.[2]

Nune uzas pupitron la dirigento de orkestro, kaj ĉefe ties muzikistoj. Pupitro staras ankaŭ en kristana preĝejo antaŭ la altarejo, metante sur ĝin diservajn librojn aŭ ikonojn.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 175.
  2. Azorín, samloke.