Purigado de anuso estas grava higiena aktiveco en tereno de rektumo kaj pugo sekvanta post fekado.

Neceseja papero
Neceseja papero

La plej ofta maniero de la purigado de anuso estas helpe de neceseja papero kaj akvo. En kelkaj kulturoj estas uzata teks-ŝtofo, sablo, folioj de kreskaĵoj, branĉetoj, maizoligno. Iam estas uzata klistiro. Tradiciaj hinduistaj komunumoj kaj plimulto de muslimaj komunumoj uzas al tiu ĉi celo la propran maldekstran manon (la dekstra servas por manipulado kun nutraĵo kaj al salutado). En la mezepoka Eŭropo pro tiu ĉi celo estis uzataj muskoj kaj likenoj, per kiu oni pro tiu ĉi celo vigle komercis en urboj.

Neceseja papero redakti

 
Uzo je neceseja papero ŝparante paperon (rimedojn)

La uzado de la neceseja papero venis el Ĉinio, kie ties uzado estas dokumentita ekde la 6-a jarcento p.K. kaj ties disvastigo en la 13-a jarcento. Ankoraŭ en la 19-a jarcento estis en Eŭropo al uzado de neceseja papero naŭzo kun referenco al eblaj sanaj komplikaĵoj. La nuntempaj necesejaj paperoj havas diversajn modelojn, kolorojn, bonodorojn kaj diversajn kvantojn de tavoloj. En tempoj de mizero estis kaj estas uzata ankaŭ gazetpapero, sed kiu povas ŝtopi necesejujojn.

Akvo redakti

La purigado de anuso per akvo estas farata tamen per lavo per varma aŭ varmeta akvoj kiel aliajn partojn de la korpo, kaj tamen sub fluanta akvo super bideo- La bideo estas uzata plejparte en Hispanio, Italio, Grekio aŭ Francio. En kelkaj landoj ĝi estas uzata komune kun la neceseja papero, en Japanio male sen ĝi. En pli moderaj kondiĉoj estas uzata duŝilo kunigita kun la necesejo (ankaŭ malofte muslima duŝilo) aŭ duŝilo kun varma akvo kunigita kun lavujo (en Eŭropo pli ofta).

Problemoj kun la purigado de anuso redakti

Tekniko de la purigado de anuso estas kulture kondiĉita, tial ankaŭ al la malgrandaj infanoj ĝis la 4-a jaro de aĝo[1] post farigo de la neceso purigas la anuson kutime unu el la gepatroj. La plej ofta problemo estas neperfekta lavo kaj estiĝo de la t.n. brunaj strioj sur subvesto. Restoj de la fekaĵo nome restos traplektitaj en viletoj, kiuj aperas plejparte sur anusoj de ambaŭseksaj viroj ĉirkaŭ la rektuma aperturo, eventuale pro forviŝo de la anuso per la neceseja papero ili disiĝos plu sur la pubo, kaj pase de la tempo ili transpreniĝos per premo al la subvesto. Laŭ merkatikaj esploroj la blankan subveston havas (trejnpantalono, kalsono) ĉe viroj ŝatatecon nur 30%, ĉe viroj super 40 jaroj poste nur 15%.

Kun kreskanta ŝatateco de anusa seksumado estas uzata pli ofte en hejnoj eĉ ellavoj aŭ klistiroj, nome ne nur pro higienaj motivoj. Se objekto de seksa ekscitiĝo de viro estas virina klistiro, temas kutime pri fetiĉisma devio, en pornografia industrio estas uzata markigo de klinika seksumado, kelka geopoj aŭ grupoj faras la purigon helpe de seksa tekniko nomata anuslekado.

Ofta problemo dum la purigado estas doloro kaŭzita per hemoroidoj kunigita kun eta sangado aŭ la t.n. ŝvitiĝo kaŭzita precipe de portado de kostumoj en varmegaj tagoj.

Diversaj manieroj de la purigado de anuso redakti

En okcidenta kulturo kaj sur malproksima oriento estas uzata en plej granda plimulto neceseja papero, eventuale bideo. En kelkaj devenaj indianaj kulturoj aperas diversaj kutimoj rilate al naturaj kondiĉoj. La purigadon komprenata pli vaste ordonis eĉ Malnova testamento al judoj, sed ne ordonis ties manieron. Nova testamento jam havas neniajn destinojn de tiu ĉi tipo kaj ne kunigas la purecon de animo kun higienaj priskriboj.

En kelkaj nordiaj landoj kiel estas Norvegio aŭ Svedio ekzistas banejoj kun du neapartigitaj necesejoj por geedzoj, kiuj faras la neceson kaj la purigadon komune. En malproksima oriento, ekz. en Tibeto, estas kutimo amasa vizito de necesejoj, en areto minimume po tri. En kelkaj afrikaj landoj oni iradas en naturon aŭ sur strandon, kie kun la fekaĵoj kaj la purigado de anuso konsilos al si ondoj de maro aŭ varma sablo.

Pridisputata teorio estas, ke ĉirkaŭ la Ora epoko kiam neceseja papero ankoraŭ ne ekzistis, la maristoj uzis finaĵon de ŝnuro por purigi la anuson. Post la fekado oni purigis la anuson per la disfadenigita ŝnurfinaĵo kiu normale pendis en la marakvo. Post la purigado la uzinto reĵetis la finaĵon (kiu per la alia finaĵo estis fiksita sur la pavezobusprito) en la maron. Pro la sala marakvo kaj la rapideco de la ŝipo la finaĵo ĉiufoje estis purigata. Ekzemploj de tio estas videblaj sur la kopiaĵo de la VOC-ŝipo Batavia je la Bataviavarfo en Lelystad kaj sur la Halve Maen en Hoorn ambaŭ en Nederlando.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Anální hygiena en la ĉeĥa Vikipedio.

  1. Anal Cleansing. Arkivita el la originalo je 2009-02-01. Alirita 2010-04-05.