Ne miskomprenu kun Ópusztaszer!

Pusztaszer [pustaser] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Kistelek.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo, sed ankaŭ ĉefvojo Budapeŝto-Szeged estas proksime.

Historio redakti

Pusztaszer estis unuafoje menciita kiel Szer [ser] en 1138. Laŭ la Gesta Hungarorum de Anonymus la landokupantaj madjaroj kunsidis 34 tagojn tie kaj „decidis pri ĉiuj kutimoj kaj juroj de la lando”... La lokon kaj la ĉirkaŭaĵon ricevis tribestro Ond, „kies filo, Ete konstruigis tie fortan teran fortikaĵon”. Unue la tataroj, post jarcentoj la turkoj detruis la ĉirkaŭaĵon. Okazis incendio en 1638. Ekde 1828 la bienoj apartenis al urbo Kecskemét, sekvis evoluo. Okaze de la miljara datreveno de la hungara landokupo, en 1900 fariĝis memorkolono de la 7 tribestroj. Ekde tiam Pusztaszer [pustaser] iĝis simbolo de la hungara landokupo kaj ŝtatfondiĝo. En 1880 lernejo ekfunkciis. Memstara vilaĝo elformiĝis en 1934.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, restoracio.

Vidindaĵo redakti