Putoro

Putoro (science: Mustela putorius),[1] ankaŭ konata kiel la ordinara putoro, nigra putoro, arbara puto, eŭropa furo (furo estas subspecio de putoro tenata kiel dombesto) aŭ sovaĝa furo, estas specio de mustelo. Ĝi havas brilan, nigrabrunan ĝis nigran kovran hararon, kiu sur flankoj ne kovras flavan vilon. Post la okuloj kaj sub la oreloj estas blanka makulo. Putoro estas longa 30 cm kaj ĝia vosto 20 cm, pezo 0,5-1 kg. Ĝi havas membranojn inter la fingroj, kiuj helpas moviĝi ĉe la rojoj; tamen putoroj ne emas naĝi.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Putoro
Putoroj
Putoroj
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Musteledoj Mustelidae
Genro: Musteloj Mustela
Specio: M. putorius
Mustela putorius
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Speciala kvalito de putoro estas ĝia sistemo de defendo: ĝi ŝprucas kontraŭ atakanto sufokan odoraĉan likvon, kiu estas malfacile forlavebla.

Tiuj palearktisaj bestoj pariĝas en marto kaj aprilo; post 40 tagoj la femalo naskas 3 ĝis 7 idojn, kiuj post 3 monatoj memstariĝas kaj post 8 monatoj povas mem pariĝi.

Ili manĝas ronĝulojn, birdojn, ranojn, bufojn ktp.

Vidu ankaŭ: Stepa putoro (Mustelo eversmannii) kun hararo malpli longa, malpli densa kaj kutime pli hela ol ĉe la (eŭropa) putoro.

Referencoj redakti