QWXY-sistemo

alternativa ortografio de Esperanto, uzante ĉ→tx, ĝ→dy, ĥ→q, ĵ→y, ŝ→x, ŭ→w anstataŭ supersignoj

La QWXY-sistemo estas Esperanta skribsistemo de amerika origino kaj estis kreita kun la celo anstataŭigi la X-sistemon por rapidigi tajpadon. Ĉi tiu sistemo anstataŭigas diakritajn signojn per 4 literoj de la angla alfabeto (q, w, x, y) kaj 2 digrafoj (dy, tx):

ĥ → q

ŭ → w

ŝ → x

ĵ → y

ĉ → tx

ĝ → dy

Tajpante la saman klavsekvencon sur la klavararanĝo "Esperanto-Internacia", teksto estas produktita en la originala Esperanta alfabeto.

Klavararanĝo "Esperanto-Internacia"

Eksteraj ligiloj redakti