La ĉina festivalo Qingming (ĉine: 清明节, qīngmíngjié, de 清明, qīngmíng, infero kaj klara) okazas la 4-an5-an de aprilo, malofte ankaŭ la 6-an de aprilo. Ĝi estas la festo de memorigo pri la mortintoj. Temas pri la nura tradicia festo, kies dato ne estas kalkulita laŭ la kamparana luna kalendaro, sed kiu okazas ĉiam la 15-an tagon post la komenco de printempo, do kutime la 5-an de aprilo.

Desegnaĵo kie ĉina familio preparas la monbiletojn por bruligi ilin sur la tomboj de familiaj formortinoj.

Tradicio redakti

Oni balaas la tombojn, deponas antaŭ ilin nutraĵojn, florojn kaj aĵojn, kiuj iam plaĉis al la mortintoj. Oni bruligas olibanajn stangetojn kaj mortomonon.

En la sudo ĉirkaŭ Kantono videblas en tiu epoko multaj komercistoj surstrataj, kiuj ofertas ne nur papermonon, sed ankaŭ aŭtojn, vestaĵojn kaj ŝuojn el papero, kiuj estos bruligitaj honorcele al la mortintojn. La brulintaj aĵoj estus disponeblaj al la prauloj kaj igos ilin bonkoraj al la posteuloj, kies sorton ili gvidas.

En tiu tago multaj ĉinoj manĝas nur malvarmajn nutraĵojn.

Ĉirkaŭ la epoko de la festo Qingming temperaturoj altiĝas kaj pli ofte pluvas, kio estas bona por semado.

Historio redakti

La 4-a de aprilo ludis gravan rolon en la moderna historio de Ĉinujo. Tiel la movado de la 4-a de aprilo utiligis dum la kulturrevolucio la tagon por kritiki la Bandon de la Kvar per malferma funebro de la morto de la longtempa ĉefministro Zhou Enlai.

En la popolrespubliko de Ĉinujo la festo iĝis oficiala ferio en la jaro 2008. Tiel la socialisma ŝtato religiĝas al la tradicio.

Ankaŭ en Tajvano tiu tago estas ferio. Ĝi estas la mortotago de la longjara diktatoro Ĉiang Kai-ŝek (5-an de aprilo 1975).

Qingming en pentrarto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Volvaĵo Qingming.

La fama volvaĵo Qingming de Zhang Zeduan estas antikva ĉina pentraĵo, kiu montras scenojn de la urbo Kaifeng, ĉefurbo de la dinastio Song dum la Qingming-epoko.

Panorama bildo de la volvaĵo Qingming, 12-a jarcento, originalo de Zhang Zeduan (1085-1145)
Panorama bildo de la volvaĵo Qingming, 18-jarcenta kopio

Vidu ankaŭ redakti