Quand mourut Jonathan

Quand mourut Jonathan ("Kiam mortis Jonathan") estas romano de la franca verkisto Tony Duvert, aperinta en 1978 ĉe la eldonejo Minuit. La verko rakontas la pedofilian rilaton inter 28-jaraĝa artisto, Jonathan, kaj 6-jaraĝa knabo, Serge. La argumento baziĝas sur la rilato, kiun la aŭtoro mem havis en la somero 1978 kun 8-jaraĝa knabo.[1] Aperis tradukoj en la anglan, germanan kaj italan.

Quand mourut Jonathan
Origine Quand mourut Jonathan
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Tony Duvert
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1978
Loko Parizo
Eldoninto Minuit
Eldonejo Gay Men's Press
Trajtoj
ISBN 2-7073-0219-8
Ĝenro romano
Loko de rakonto Parizo
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Jonathan estas 27-jaraĝa artisto loĝanta en Parizo kiu amikiĝas kun senedza patrino kaj ŝia 6-jaraĝa filo, Serge. Kiam Serge estas 8-jaraĝa, lia patrino petas de Jonathan, ke li zorgu pri li dum unu semajno, kiun ili pasigas kune ĉe Jonathan, en la suda Francio.

Jonathan kaj Serge iĝas intimaj amikoj. Jonathan, enamiĝinta al la knabo, restas konsternita kiam Serge revenas Parizon. Ili renkontiĝas denove kiam Serge estas 10-jaraĝa, kaj ilia rilato daŭras. Dum Jonathan kaj Serge restas separitaj, la seksa parto de la deziroj de Jonathan ekdominas lian konduton. Fine li serĉas aliajn junulojn; li estas rifuzita de iuj kaj ne trovas veran kontentigon en la seksrilatoj kun la aliaj.

Serge, senpatra kaj deprimita ĉe lia dista kaj humiliga patrino, decidas fuĝi por esti apud Jonathan. Li startas por trovi lin, sed trovas sin superita de malespero, kaj kiam en la nokto li troviĝas antaŭ vigla vojo kiun li devas transiri, li memmortigas sin ĵetante sin sub plenrapidan veturilon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Eldonoj redakti

Referencoj redakti

  1. Sebhan, Gilles. Tony Duvert: L'enfant silencieux. Parizo: Denoël, 2010, pp. 92-9.