Quintette du Hot Club de France

Quintette du Hot Club de France estis la unua ĵazensemblo nure konsista el kordinstrumentoj.

Ŝelakdisko de diskeldonejo Victor de la Quintette du Hot Club de France: „Swing Guitars“ (1936)

Historio kaj instrumentistaro redakti

Gitaristo Django Reinhardt kaj violonisto Stéphane Grappelli fondis la kvinopon en 1934 je Parizo laŭ sugesto de Pierre Nourry kaj Charles Delaunay de la Hot Club de France. Krom Django Reinhardt kaj Grappelli kunmuzikis ankaŭ la frato de Django Joseph Reinhardt same kiel Roger Chaput resp. Pierre „Baro“ Ferret kiel pluaj gitaristoj same kiel Louis Vola kiel basisto. Jen unuafoje en ĵazo okazis labordivido inter soloo- kaj ritmogitaro ritmogitaro. La du ritmogitaristoj (J. Reinhardt/Chaput resp. Ferret) samtempe plenumis frapinstrumentan funkcion, anstataŭante tiamaniere frapinstrumentaron.

Ĉi tiu kvinopo kun siaj nekutimaj sonkoloroj agis tre sukcese kaj vojaĝis tra vastaj partoj de Eŭropo. Marton de 1937 ĝia versio de „After You’ve Gone“ atingis rangon 20 de la usonaj furoraĵlistoj. Escepte etajn aliinstrumentadojn ĝi ekzistadis ĝis la eksplodo de la Dua Mondmilito en 1939, kiun la grupo travivis en Britujo. Ĉar Grappelli restis ĝis la fino de la milito en Londono, Reinhardt transformis la kvinopon (je neŝanĝita nomo): Hubert Rostaing anstataŭis per sia klarneto la violonon. Samtempe la ritmogrupo fariĝis laŭtradicia per la instrumentoj ritmogitaro (kutime Joseph Reinhardt), baso kaj frapinstrumentaro. La instrumentado per violono, 3 gitaroj kaj kontrabaso tamen validas ĝis nun kiel tipa hotkluba instrumentaro kaj trovis imitantojn en multaj landoj. Ĝis en la 1950-aj jaroj ĝi estis la ununura memstara kaj kreema eŭropa svingbando. Proksimume 100 surdiskigoj, registritaj inter decembro de 1934 kaj aŭgusto de 1939, subtenas la memoron pri ĉi tiu neintermiksebla bando.

Muzikistoj, kiuj kunlaboris je la registradkunsidoj de Quintette Du Hot Club De France, estis krome Pierre Allier (trumpeto), Marcel Bianchi (gitaro), Josse Breyre (trombono), Arthur Briggs (trumpeto), Philippe Brun (trumpeto), Maurice Cizeron (fluto), Alix Combelle (klarneto, tenorsaksofono), Andre Cornille (trumpeto), Alphonse Cox (trumpeto), Beryl Davis (kantado), Josette Daydé (kantado), Gus Deloof (trumpeto), Eugene d’Hellemmes (trombono), Pierre Fouad (frapinstrumentaro), Roger Grasset (kontrabaso), Andre Jourdan (frapinstrumentaro), Francis Lucas (kontrabaso), Guy Paquinet (trombono), Tony Rovira (kontrabaso), Lucien Simoens (kontrabaso), Emmanuel Soudieux (kontrabaso), Freddy Taylor (kantado), Eugene Vees (gitaro), Michel Warlop (violono).

Literaturo redakti

  • Michael Dregni, Alain Antonietto, Anne Legrand: Django Reinhardt and the Illustrated History of Gypsy Jazz. Speck Press, Denver CO 2006, ISBN 1-93-310810-X, ĉapitro 3: Quintette.